Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO X
En kia mizerego Kandid, Kunegond kaj la maljunulino alvenas en Kadiz, kaj pri ilia enŝipiĝo

— Kiu do sukcesis ŝteli miajn monerojn kaj miajn diamantojn? diris plorante Kunegond. Per kio ni vivos? kiel ni faros? kie trovi inkvizitorojn kaj judojn, kiuj donacos al mi aliajn?

— Ho ve! diris la maljunulino, mi tre suspektas, ke la ŝtelinto estas tiu respektinda kordeliero[1], kiu tranoktis kun ni ĉe la sama gastejo en Badajozo, Dio gardu min, ke mi faru nepravan juĝon! sed dufoje li eniris nian ĉambron; kaj foriris longe antaŭ ni.

— Ho ve! diris Kandid, la bona Panglos jam ofte pruvis al mi, ke la riĉoj de la tero estas komunaj por ĉiuj homoj, ke ĉiu pri ili havas saman rajton. Laŭ tiuj principoj, tiu kordeliero devus almenaŭ lasi al ni sufiĉon por fini nian vojaĝon. Ĉu do restas al vi nenio, mia bela Kunegond?

— Ne eĉ unu monero, ŝi diris.

— Kion fari? diris Kandid.

— Ni vendu unu el la ĉevaloj, diris la maljunulino; mi postsele sidos kun fraŭlino, kvankam mi povas sidi nur sur unu vango, kaj ni atingos Kadiz.

En la sama gastejo estis prioro de benediktanoj, li malkare aĉetis la ĉevalon. Kandid, Kunegond kaj la maljunulino pasis tra Lucena, tra Ŝilas, tra Lebriksa, kaj fine venis al Kadiz. Ĉi tie oni ekipis ŝiparon por milite prudentigi la respektindajn jezuitojn de Paragvajo, kiujn oni kulpigis, ke ili ribeligis unu el siaj hordoj kontraŭ la reĝoj de Hispanio kaj Portugalio,

  1. Monaĥo el la societo de franciskanoj.