Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mortigis ĉe via vido du patrojn, kaj du patrinojn, kaj se vi havis du amatojn vipitajn ĉe religia bruligo, mi ne vidas, ke vi superas min tiurilate; aldonu, ke mi naskiĝis baronino kun sepdek du gradoj da nobeleco, kaj ke mi estis kuiristino.«

— Fraŭlino, respondis la maljunulino, vi ne konas mian devenon; kaj se mi montrus al vi mian postaĵon, vi ne parolus tiel, kiel vi parolas kaj vi hezitus en via juĝo.

Tia parolado naskis tre grandan scivolon en la spirito de Kunegond kaj de Kandid. La maljunulino parolis al ili jene.

ĈAPITRO XI
Historio de la maljunulino

»Mi ne ĉiam havis la okulojn kun returnitaj palpebraj randoj kaj skarlate borderitaj; mia nazo ne ĉiam tuŝis mian mentonon, kaj ne ĉiam mi estis servistino. Mi estas la filino de la papo Urbano la Xa[1] kaj de la princino Palestrina. Ĝis mia dekkvara jaro oni edukis min en palaco por kiu ĉiuj kasteloj de viaj germanaj baronoj ne estus indaj servi kiel staloj; kaj unu el miaj roboj kostis pli ol ĉiuj luksaĵoj de Vestfalio. Mi kreskis en belo, en gracio, en talento, meze de plezuroj, de respektoj kaj esperoj: mi jam sentigis amon, mia brusto formiĝis; kaj kia brusto! blanka, malmola, simila al tiu de Venuso Medicea, kaj kiaj okuloj! kiaj palpebroj! kiaj nigraj brovoj! kiaj flamoj brilis en miaj du pupiloj, kaj forigis la movbriladon de la steloj, kiel diris al mi la najbaraj poetoj. La virinoj

  1. Ne ekzistis tiatitola papo. Trad.