Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

negroj kontraŭ negrojn, de nigruloj kontraŭ brunulojn, de brunuloj kontraŭ brunulojn, de duonnegroj kontraŭ duonnegrojn. Estis konstanta hombuĉado tra la tuta imperio.

»Ni apenaŭ estis elŝipiĝintaj, kiam negroj de partiaĉo malamika al tiu de mia korsaro alvenis por forpreni lian rabaĵon. Ni estis, post la diamantoj kaj la oro, tio, kio estis plej altvalora. Mi estis atestanto ĉe batalo tia, kian vi neniam vidas en Eŭropo. La nordaj popoloj ne havas sufiĉe ardan sangon; ili ne havas pasiegon por virinoj kiel ĝi estas ordinara en Afriko. Ŝajnas, ke viaj Eŭropanoj havas lakton en la vejnoj; en tiuj de la loĝantoj de la monto Atlas kaj najbaraj landoj fluas vitriolo, fajro. Oni batalis kun la furiozo de la leonoj, de la tigroj kaj de la serpentoj tieaj, por decidi al kiu ni apartenos. Iu Maŭro kaptis mian patrinon ĉe la dekstra brako, la leŭtenanto de mia kapitano tenis ŝin ĉe la maldekstra; maŭra soldato kaptis unu ŝian kruron, unu el niaj rabistoj tenis la alian. Niaj akompanantinoj preskaŭ ĉiuj troviĝis dum mallonga tempo tiel distirataj de kvar soldatoj. Mia kapitano tenis min kaŝita malantaŭ li; li havis kurban glavon ĉe la mano, kaj mortigis ĉiun, kiu kontraŭis lian furiozon. Fine, mi vidis ĉiujn niajn Italinojn kaj mian patrinon disŝirataj, distranĉataj, buĉataj de la monstroj, kiuj batalis pro ili. La kaptitoj miaj kunuloj, la kaptintoj, la soldatoj, ŝipistoj, nigruloj, brunuloj, blankuloj, duonnegroj, kaj fine mia kapitano, ĉio estis mortigita, kaj mi restis mortiĝanta sur amaso da mortigitoj. Similaj scenoj okazis, kiel estas konate, sur la spaco de pli ol tri cent mejloj, kvankam oni ĉiutage ne forgesis la kvin preĝojn, ordonitajn de Mahometo.