Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

»Kun granda peno mi eltiris min el inter tiom da sangantaj kadavroj amasigitaj, kaj trenis min sub grandan oranĝarbon ĉe proksima rivereto; tie mi falis pro teruro, pro laciĝo, pro abomeno, pro malespero kaj malsato. Baldaŭ poste, miaj senenergiitaj sentoj ebligis al mi dormadon, kiu pli similis svenon ol ripozon. Mi estis en tia stato el malforto kaj sensenteco, inter la morto kaj la vivo, kiam mi sentis min premata de io, kio moviĝis sur mia korpo; mi malfermis la okulojn, mi vidis blankulon kun bona mieno, kiu ĝemetis kaj murmuris: O che sciagura d’essere senza c......!«[1].

ĈAPITRO XII
Daŭrigo pri la malfeliĉoj de la maljunulino

»Mirigite kaj ravite ĉe la aŭdo de mia gepatra lingvo kaj ne malpli surprizite de la paroloj, kiujn eldiris tiu viro, mi respondis, ke ekzistas pli grandaj malfeliĉoj ol tiu, pro kiu li ĝemas; per malmulte da vortoj mi sciigis al li pri la abomenoj, kiujn mi spertis, kaj denove mi svenis. Li kunportis min en najbaran domon, ordonis, ke oni metu min en liton, ke oni donu al mi por manĝi, servis al mi, konsolis min, flatis min, kaj diris al mi, ke neniam li vidis ion pli belan ol min, kaj ke neniam li tiom bedaŭris tion, kion neniu povas al li redoni. — Mi naskiĝis en Napoli, li diris al mi; ĉiujare oni kastras du-tri mil infanojn; unuj pro tio mortas, aliaj akiras voĉon pli belan ol tiun de virinoj, aliaj foriras

  1. Itale: »Ho, kia malfeliĉo esti sen testikoj!«