Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nin per malsato. La dudek janiĉaroj estis ĵurintaj, ke ili ne cedos. La malsatego, kiun ili spertis, instigis ilin manĝi la du eŭnukojn, pro timo rompi sian ĵuron. Post kelkaj tagoj, ili decidis manĝi la virinojn.

»Ni havis tre pian kaj kompateman pastron, kiu faris al ili tre belan predikon, per kiu li persvadis ilin, ke ili ne tute mortigu nin. »Tranĉu, li diris, nur unu sidvangon al ĉiu el ĉi tiuj sinjorinoj, kaj vi havos tre delikatan manĝon; se vi estas devigataj denove fari la samon, restos al vi la sama provizo post kelkaj tagoj; la Ĉielo dankos al vi pro tio, kaj vi ricevos helpon.«

»Li estis tre elokventa; li persvadis ilin. Oni faris al ni tiun teruran operacion; la pastro aplikis al ni la saman balzamon, per kiu oni ŝmiras infanojn, kiujn oni ĵus cirkumcidis: ni ĉiuj estis mortiĝantaj.

»Apenaŭ la janiĉaroj estis glutintaj la manĝon, kiun ni estis al ili liverintaj, jen alvenas la Rusoj sur plataj ŝipoj; ne eĉ unu janiĉaro elsaviĝis. La Rusoj tute ne atentis pri la stato, en kiu ni estis. Ĉie estas francaj ĥirurgoj: unu el ili, kiu estis tre lerta, prizorgis nin; li resanigis nin, kaj dum mia tuta vivo mi memoros, ke, kiam miaj vundoj estis bone fermiĝintaj, li faris al mi amproponojn. Cetere, al ĉiuj li diris, ke ni devas konsoliĝi; li certigis, ke dum pluraj sieĝoj okazis sama afero, kaj ke tio estas leĝo de l’milito.

»Tuj kiam miaj kunulinoj povis marŝi, oni irigis ilin al Moskvo. Kiel lotaĵo mi trafis en la manojn de nobelo, kiu faris el mi sian ĝardenistinon, kaj kiu donis al mi ĉiutage dudek vipobatojn. Sed post du jaroj tiu sinjoro kaj tridek aliaj nobeloj estis radŝirataj pro kelkaj kortegaj ĉikanoj; mi profitis ĉi tiun aventuron kaj forkuris; mi transiris la tutan Rusion; dum longa tempo mi estis drinkeja servistino en Riga, poste en Rostok,