Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis tre bona homo. Rapidege li selis la du andaluziajn ĉevalojn. »Nu, mia mastro, ni obeu la konsilon de la maljunulino; ni foriru, ni kuru, ne rigardante malantaŭen.« Kandid larmis. »Ho mia kara Kunegond! estas korŝire forlasi vin en la tempo, kiam sinjoro la guberniestro estas nin edzigonta! Kunegond, el tiom malproksime kondukita, kio okazos kun vi?

— Okazos al ŝi laŭŝance, diris Kakambo; la virinoj neniam embarasiĝas je si; Dio prizorgas pri tio; ni kuru.

— Kien ci kondukas min? kien ni iras? kion ni faros sen Kunegond? diris Kandid.

— Pro sankta Jakobo de Kompostel, diris Kakambo, vi estis iranta por militi kontraŭ la jezuitoj; ni iru militi por ili; mi sufiĉe bone konas la vojojn, mi kondukos vin en ilian reĝlandon, ili estos ĉarmataj havi kapitanon, kiu bulgare ekzercadas; vi akiros eksterordinaran riĉon; kiam oni ne trovas sian profiton en iu mondo, oni ĝin trovas en alia. Estas tre granda plezuro vidi kaj fari novajn aferojn.

— Ĉu jam ci iris en Paragvajon? diris Kandid.

— Tutcerte! diris Kakambo; mi estis servisto en la kolegio de la Ĉieliro, kaj mi konas la gubernion de los padres[1], kiel mi konas la stratojn de Kadiz. Tiu gubernio estas admirinda afero. La reĝlando jam havas diametre pli ol cent mejlojn; ĝi estas dividita en tridek provincojn[2]. Los padres posedas ĉion tie, kaj la popoloj nenion; tio estas ĉefverko de l’racio kaj de l’justo. Por mi nenio estas pli dieca ol los padres, kiuj ĉi tie militas

  1. Hispana esprimo: la patroj.
  2. En 1717, la nombro da triboj formitaj de la jezuitoj en Paragvajo estis tridek unu. En tiuj triboj oni nombris 121.161 Indianojn. — Trad.