Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kontraŭ la reĝo de Hispanio kaj la reĝo de Portugalio, kaj kiuj en Eŭropo estas iliaj konfesprenantoj; kiuj ĉi tie mortigas Hispanojn, kaj kiuj en Madrid sendas ilin en la ĉielon: tio ravas min; ni antaŭeniru: vi estos la plej feliĉa homo el ĉiuj. Kian plezuron havos los padres, kiam ili ekscios, ke venas al ili kapitano, kiu konas la bulgaran ekzercadon!«

Tuj kiam ili estis alvenintaj ĉe la unua barilo[1], Kakambo diris al la unuavica gvardio, ke kapitano deziras paroli al sinjorego la komandanto. Oni iris averti la grandan gvardion. Paragvajana oficiro alkuris ĝis la piedoj de la komandanto por transdoni al li la sciigon. Kandid kaj Kakambo estis unue senarmigataj; oni kaptis iliajn du andaluziajn ĉevalojn. La du fremduloj estis enkondukataj inter du vicojn da soldatoj; la komandanto estis ĉe la fino kun la triangula ĉapo, kun la robo falde levita, kun spado ĉe la flanko kaj lanco en la mano. Li faris geston; tuj dudekkvar soldatoj ĉirkaŭas la du novevenintojn. Iu serĝento diris al ili, ke necesas atendi, ke la komandanto ne povas al ili paroli, ke la provinca respektinda patro permesas al ĉiu ajn Hispano malfermi la buŝon nur dum sia ĉeesto,[2] kaj resti en la lando ne pli ol tri horojn.

— Kaj kie estas la respektinda provinca patro? diris Kakambo.

— Farinte meson, li ĉeestas nun la paradon, respondis la serĝento, kaj vi povos kisi liajn spronojn nur post tri horoj.

  1. La jezuitoj malhelpis, ke la Indianoj interkomunikiĝu kun la fremduloj. — Trad.
  2. La jezuitoj ne instruis al la Indianoj la hispanan lingvon.