Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— El tiu malŝatinda provinco Vestfalio[1], diris Kandid: mi naskiĝis en la kastelo de Thunder-tentronckh.

— Ho ĉielo! ĉu estas eble! ekkriis la komandanto.

— Kia miraklo! ekkriis Kandid.

— Ĉu estas vi? diris la komandanto.

— Tio estas neebla, diris Kandid.

Ambaŭ falas renverse, ili ĉirkaŭbrakas sin, ili ploregas.

— Kio! ĉu estas vi, mia respektinda patro? vi, la frato de la bela Kunegond! vi, kiu estis mortigita de la Bulgaroj! vi, la filo de sinjoro la barono! vi, jezuito en Paragvajo! Oni devas konfesi, ke ĉi tiu mondo estas io stranga. Ho Panglos! Panglos! kiom feliĉa vi estus, se oni ne pendigus vin!

La komandanto ordonis, ke la negraj sklavoj foriru kaj ankaŭ la Paragvajanoj, kiuj donis por trinki en pokaletoj el kvarca kristalo. Li dankis al Dio kaj sankta Ignaco milfoje; li premis Kandid en siajn brakojn; iliaj vizaĝoj estis superverŝataj per larmoj.

— Vi estus multe pli mirigata, pli kortuŝata, vi ne plu povus regi vin, diris Kandid, se mi dirus al vi, ke F-ino Kunegond, via fratino, kiu viakrede havis la ventron tratranĉita, estas tute sana.

— Kie?

  1. En letero de la 6-a de decembro 1740 Volter jam diris al Frederiko:

    »Ho malŝatdnda Vestfalio!
    ............
    Kiu volas vivi sen ia bono,
    Sen trinko, dormo kaj sen manĝo,
    Trafa por li vojaĝ-aranĝo
    En via hunda regiono.«