Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

renoj de Paragvajo akceptas kiel eble malplej da hispanaj jezuitoj; ili preferas la fremdulojn, kies regateco ŝajnas al ili pli certa. La respektinda generala patro juĝis min taŭga por iri labori en tiun vinberejon. Ni forvojaĝis, unu Polo, unu Tirolo kaj mi. Ĉe mia alveno, mi havis la honoron esti elektata sub-diakono kaj leŭtenanto; hodiaŭ mi estas kolonelo kaj pastro. Ni vigle militas kontraŭ la trupoj de la reĝo de Hispanio; mi certigas al vi, ke ili estos ekskomunikataj kaj venkataj. La Providenco sendas vin ĉi tien por helpi al ni. Sed ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino Kunegond estas en la najbaraĵo, ĉe la guberniestro de Bonaero?«

Kandid ĵuris, ke nenio estas pli vera. Iliaj larmoj denove ekfluis. La barono ne laciĝis ĉirkaŭbraki Kandid; li nomis lin sia frato, sia savanto.

— Ha! eble, li diris, mia kara Kandid, ni sukcesos eniri la urbon kiel venkantoj kaj liberigi mian fratinon Kunegond.

— Tion mi deziras, diris Kandid, ĉar mi esperis edziĝi kun ŝi kaj tion mi ankoraŭ esperas.

— Vi, malrespektulo! respondis la barono, vi havus tian aroganton edziĝi kun mia fratino, kiu havas sepdek du gradojn da nobeleco! mi opinias, ke vi estas tre impertinenta, kuraĝante paroli al mi pri tiom senkonsidera intenco!

Kandid, mirkonsternite de tia parolo, respondis: »Mia respektinda patro, ĉioma ajn nobeleco ne povas ŝanĝi la fakton, ke mi tiris vian fratinon el la brakoj de judo kaj de inkvizitoro; ŝi do estas al mi sufiĉe dankodeva, ŝi volas edziniĝi kun mi. Majstro Panglos ĉiam diris al mi, ke la homoj estas egalrajtaj, kaj certe mi edziĝos kun ŝi.