Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ginta pri plenigo de sia kofro je pano, ĉokolado, ŝinko, fruktoj kaj ioma kvanto da vino. Rajdante sur siaj andaluziaj ĉevaloj, ili penetris en nekonatan landon, kie ili neniun vojon eltrovis. Fine bela herbejo tratranĉita de riveretoj aperis antaŭ ili. Niaj du vojaĝantoj paŝtas siajn rajdobestojn. Kakambo proponas al sia mastro, ke ili manĝu kaj li mem ekmanĝas. »Ĉu estas eble, ke mi manĝu, diris Kandid, ĉe la penso, ke mi mortigis la filon de lia barona moŝto kaj ke mi estas kondamnita neniam plu vidi dum mia vivo la belan Kunegond? Ĉu utilas, ke mi plidaŭrigu miajn mizerajn tagojn, ĉar mi devas for de ŝi pasigaĉi ilin kun konsciencriproĉoj kaj malespero? Kaj kion diros la ĵurnalo de Trevu?»[1]

Tiel parolante, li tamen manĝis. La suno malleviĝis. La du erarvagantoj aŭdis kelkajn krietojn, kiuj ŝajne estis eligataj de virinoj. Ili ne sciis, ĉu tiuj krioj atestis doloron aŭ ĝojon; sed ili rapidiĝante stariĝis kun tia maltrankviliĝo kaj tia timo, kiujn havigas ĉio en nekonata lando. Tiun brukriadon faris du junulinoj, tute nudaj, kiuj kvazaŭ flugetante kuris ĉe la rando de la herbejo, dum du simioj sekvis ilin, mordante iliajn sidvangojn. Kandid estis kortuŝata pro kompato: li lernis pafi ĉe la Bulgaroj, kaj li kapablis traffaligi nukseton en arbustotufo, ne tuŝante la foliojn. Li prenas sian dutuban pafilon, pafas, kaj mortigas la du simiojn.

— Dio estu laŭdata, mia kara Kakambo! mi tiris el granda danĝero tiujn du kompatindajn kreitaĵojn; se mi pekis, mortigante unu inkvizitoron kaj unu jezuiton, tion mi certe repagis, savante la vivon al du junulinoj.

  1. Aludo pri Raportoj por helpi al la historio de sciencoj kaj belartoj, kiujn publikigis la jezuitoj de Trevu (france: Trévoux) kaj Parizo de 1701 ĝis 1761. — Trad.