Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eble ili estas du nobelaj fraŭlinoj, kaj tiu aventuro havigos al ni en la lando grandajn avantaĝojn.

Li estis daŭriganta, sed lia lango kripliĝis, kiam li vidis tiujn du junulinojn ameme kisi la du simiojn, ploregi ĉe iliaj korpoj kaj plenigi la aeron per plej doloraj krioj.

— Mi ne antaŭvidis tiom da bonanimeco, diris fine Kandid al Kakambo, kiu rebatis:

— Nu, vi faris belan ĉefverkon, mia mastro; vi mortigis la amatojn de tiuj fraŭlinoj.

— Iliaj amatoj! ĉu eble? vi mokas min, Kakambo; kiel mi povus kredi vin?

— Mia kara mastro, rebatis Kakambo, vi ĉiam estas pri ĉio mirigita; kial vi juĝas stranga, ke en kelkaj landoj estas simioj, kiuj akiras favoron de virinoj? Ili estas kvarone homoj, kiel mi estas kvarone Hispano.

— Ho ve, daŭrigis Kandid, mi memoras, esti aŭdinta majstron Panglos diri, ke similaj akcidentoj jam okazis, kaj ke el tiuj miksiĝoj naskiĝis kaproviroj, faŭnoj, satirusoj; ke tiajn vidis pluraj altranguloj; sed mi konsideris tion kiel fabelojn.

— Nu, vi nun devas esti konvinkita, ke ĝi estas vero, kaj vi vidas kiel kondutas la personoj, kiuj ne ricevis ian edukadon; tio ne gravas, sed mi timas, ke tiuj sinjorinoj preparas por ni ian insidon.

Tiuj solidaj pripensoj instigis Kandid forlasi la herbejon kaj penetri en arbaron. Tie li verspermanĝis kun Kakambo; kaj ambaŭ, malbeninte la inkvizitoron el Portugalio, la guberniestron de Bonaero kaj la baronon, ekdormis sur musko. Ĉe sia vekiĝo, ili sentis, ke ili ne povas moviĝi; la kaŭzo estis, ke dum la nokto la Grandoreluloj, la enlandanoj, katenis ilin per ŝnuroj el ŝelo de arbo, sekve de denunco de la du sinjorinoj. Ili