Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ni estas elĉerpitaj, ni sufiĉe marŝis; mi ekvidas malplenan boaton ĉe la bordo, ni plenigu ĝin per kokosoj; ni enboatiĝu, ni konfidu nin al la fluo; rivero ĉiam kondukas al iu loĝigata loko. Se ni ne trovos agrablajn aferojn, ni almenaŭ trovos novajn aferojn.

— Nu, diris Kandid, ni konfidu nin al la Providenco.

Ili alnaĝis kelkajn mejlojn inter bordoj jen flororiĉaj, jen senkreskaj, jen ebenaj, jen krutaj. La rivero ĉiam plilarĝiĝis; fine ĝi forfluis sub arkaĵo el teruraj rokoj, kiuj altiĝis ĝis la ĉielo. La du vojaĝantoj havis la kuraĝon sin fordonadi al la akvoj sub tiun arkaĵon. La riverego, mallarĝa en tiu loko, portis ilin kun terurega rapido kaj bruo. Post dudek kvar horoj ili revidis la lumon; sed ilia boato rompiĝis kontraŭ rifoj; ili devis treniĝi de roko al roko dum tuta mejlo; fine ili eltrovis vastegan horizonton, ĉirkaŭitan per nealireblaj montoj. La lando estis kulturita por la plezuro, kiel por la bezono; ĉie la utilo estis agrabla. La vojoj estis kovritaj aŭ pliĝuste ornamitaj per veturiloj el formo kaj materio brilanta, portantaj virojn kaj virinojn de aparta beleco, rapide trenataj de dikaj ruĝaj ŝafoj[1], kiuj superis je rapideco la plej belajn ĉevalojn el Andaluzio, el Tetuan kaj el Meknes.

»Jen lando, diris Kandid, kiu tamen pli valoras ol Vestfalio.« Li alteriĝis kun Kakambo ĉe la unua vilaĝo, kiun li renkontis. Kelkaj infanoj el la vilaĝo, vestitaj per ore brodteksitaj ŝtofoj tute ŝiritaj, ludis per ĵetdisketoj ĉe la enirejo de l’vilaĝo; niaj du viroj el la alia mondo amuziĝis, rigardante ilin: iliaj ĵetdisketoj estis rondaj pecoj, flavaj, ruĝaj, verdaj, kiuj havis tute apar-

  1. Sendube Volter aludas al la alpako, al la lamao, kaj aliaj remaĉuloj, kun flavruĝaj haroj, el Sud-Ameriko. — Trad.