Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tan brilon. Kaptis ilin la deziro kolekti kelke da ili; ĝi estis oro, ĝi estis smeraldoj, ĝi estis rubenoj, el kiuj la malplej valora estus la plej granda ornamo de la trono de Mogol. »Sendube, diris Kakambo, ĉi tiuj infanoj estas la filoj de la reĝo de la lando, kiuj ludas per ĵetdisketoj.« La vilaĝa instruisto ĉe tiu momento aperis por revenigi ilin en la lernejon. »Jen estas, diris Kandid, la guvernisto de la reĝa familio.«

La malgrandaj buboj tuj ĉesigis la ludon, lasante surtere siajn disketojn kaj ĉion, kio servis por ilia distro. Kandid prenas la disketojn, kuras al la guvernisto, kaj prezentas ilin humile, komprenigante al li per gestoj, ke iliaj princaj moŝtoj forgesis sian oron kaj siajn gemojn. La vilaĝa instruisto, ridetante, ĵetis ilin teren, dum momento rigardis la vizaĝon de Kandid kun multe da surprizo, kaj daŭrigis sian vojon.

La vojaĝantoj ne preterlasis la okazon preni la oron, la rubenojn kaj la smeraldojn. »Kie mi estas? ekkriis Kandid; certe la infanoj de la reĝoj de ĉi tiu lando estas bone edukataj, ĉar oni instruas al ili malŝati la oron kaj la gemojn.« Kakambo estis same surprizata kiel Kandid. Ili fine proksimiĝas al la unua domo de la vilaĝo; ĝi estis konstruita kiel palaco el Eŭropo. Popolamaso svarmis ekstere, kaj eĉ pli en la interno; aŭdiĝis agrabla muziko, kaj tre bonodoris kuiraĵoj. Kakambo proksimiĝis al la pordo, kaj aŭdis, ke oni parolas peruve: ĝi estis lia gepatra lingvo: ĉar ĉiu ajn scias, ke Kakambo naskiĝis en Tukuman, en vilaĝo, kie oni konas nur tiun lingvon. »Mi servos al vi kiel interpretisto, li diris al Kandid; ni eniru; ĉi tio estas gastejo.«

Du kelneroj kaj du kelnerinoj, vestitaj per ora drapo, kaj kun haroj ligitaj per rubandoj, tuj invitas ilin sidiĝi ĉe la tablo de la gastiganto. Oni alportis kvar