Kakambo konfesis al sia gastiganto sian tutan
scivolemon; la gastiganto diris al li: »Mi estas tre nescia,
kaj tio al mi ne domaĝas; sed ni havas ĉi tie retiriĝintan
el la kortego maljunulon, kiu estas la plej klera
el la reĝlando, kaj la plej malkaŝema.« Li tuj kondukas
Kakambo ĉe la maljunulon. Kandid ludis la rolon nur
de duaranga persono, kaj akompanis sian serviston. Ili
eniris tre simplan domon, ĉar la pordo estis nur el
arĝento, kaj la paneloj estis nur el oro, sed prilaboritaj
kun tiom da bongusto, ke la plej riĉaj paneloj ne superis
ilin. La antaŭĉambro, estas vere, estis inkrustita nur el
rubenoj kaj smeraldoj, sed la ordo laŭ kiu ĉio estis
aranĝita, bone kompensis tiun tre grandan simplecon.
La maljunulo akceptis la du fremdulojn, petante, ke ili sidiĝu sur sofon, remburitan per plumoj de kolibroj, kaj antaŭ ilin metis likvorojn en vazoj el diamanto; poste li kontentigis ilian scideziron per jenaj paroloj:
»Mi havas la aĝon de cent sepdek du jaroj, kaj mi eksciis de mia mortinta patro, kiu estis subkavaliro de la reĝo, pri la mirigaj revolucioj okazintaj en Peruvio, kiujn li ĉeestis. La reĝlando ĉi-tiea estis la malnova patrio de la Inkasoj[1], kiuj eliris el ĝi tre malsingarde por iri milite submeti unu mondparton, kaj kiuj fine
estis formortigataj de la Hispanoj.
- ↑ Nomo de la dinastio, kiu reĝis en Peruvio antaŭ la hispana konkero. La lasta reĝo de la familio de la Inkasoj, Atahualpa, estis mortigata de Pizaro, en 1533.