Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

»La princoj de ilia familio, kiuj restis en sia naskiĝlando, estis pli saĝaj; ili ordonis, laŭ la konsento de la nacio, ke neniu loĝanto eliru el nia malgranda reĝlando; kaj tio konservis al ni nian senpekecon kaj nian feliĉon. La Hispanoj havis malklaran scion pri ĉi tiu lando, ili nomis ĝin Eldorado, kaj iu Anglo, nomita kavaliro Rali[1], eĉ proksimiĝis al ĝi antaŭ proksimume cent jaroj; sed, tial ke ni estas ĉirkaŭitaj per nealireblaj rokoj kaj profundegoj, ni ĉiam ĝis nun estis ŝirmataj kontraŭ la rabemo de la nacioj el Eŭropo, kiuj havas nekompreneblan pasiegon por la ŝtonoj kaj por la koto de nia tero, kaj kiuj, por ilin akiri, mortigus nin ĉiujn ĝis la lasta.«

Longa estis la interparolo; ĝi temis pri la moroj, pri la virinoj, pri la publikaj spektakloj, pri la artoj. Fine Kandid, kiu ĉiam havis emon por la metafiziko, demandis pere de Kakambo ĉu en la lando ekzistas religio.

La maljunulo iomete ruĝiĝis. »Nu! li diris, kiel vi povas pri tio dubi? Ĉu vi rigardas nin kiel maldankemulojn?« Kakambo humile demandis, kiu religio estas en Eldorado. La maljunulo denove ruĝiĝis. »Ĉu povas ekzisti du religioj? li diris; ni havas, mi kredas, la ĉies religion; ni adoras Dion de la vespero ĝis la mateno.

— Ĉu vi adoras nur unu Dion? diris Kakambo, kiu ĉiam divenis la dubojn de Kandid.

— Memkompreneble, diris la maljunulo, ne ekzistas du, nek tri, nek kvar. Mi konfesas al vi, ke la homoj el via mondo faras tre strangajn demandojn.«

Kandid nelaciĝis demandadi la bonan maljunulon; li volis scii kiel oni preĝis Dion en Eldorado. »Ni ne

  1. Angle: Raleigh.