Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

preĝas al li, diris la bona kaj respektinda saĝulo; ni ne bezonas peti ion de li; li donis al ni ĉion necesan; ni senĉese dankas al li.« Kandid havis la scivolon vidi pastrojn; li demandigis, kie ili troviĝas. La bona maljunulo ridetis. »Miaj amikoj, li diris, ni ĉiuj estas pastroj; la reĝo kaj ĉiuj familiestroj ĉiusemajne solene kantas dankajn kantojn; kaj kvin aŭ ses mil muzikistoj akompanas ilin.«

— Nu! ĉu do vi ne havas monaĥojn, kiuj instruas, disputas, regas, intrigas kaj bruligas la homojn, kiuj ne havas saman opinion kiel ili?

— Necesus por tio, ke ni estu frenezaj, diris la maljunulo; ni ĉiuj ĉi tie estas samideanoj kaj ne komprenas, kion vi diras pri viaj monaĥoj.

Ĉe ĉiuj tiuj paroloj Kandid statis kvazaŭ ekstaze kaj diris ai si pense: »Ĉi tio tre diferencas je tio, kio ekzistas en Vestfalio kaj en la kastelo de lia barona moŝto: se nia amiko Panglos estus vidinta Eldoradon, li ne plu dirus, ke la kastelo de Thunder-ten-tronckh estas la afero plej bela sur la tero; estas ja certe, ke oni devas vojaĝi.«

Post tiu longa interparolado, la bona maljunulo pretigis sesŝafan kaleŝegon, kaj donis dek du el siaj servistoj al la vojaĝantoj por konduki ilin al la kortego. »Senkulpigu min, li diris, ke mia maljuneco senigas min je la honoro akompani vin. La reĝo akceptos vin laŭ maniero, pri kiu vi ne estos malkontentaj, kaj vi sendube indulgos la morojn de la lando, se estas kelkaj, kiuj malplaĉas al vi.«

Kandid kaj Kakambo enkaleŝiĝis; la ses ŝafoj kvazaŭ flugis, kaj en malpli ol kvarhora veturado oni alvenis ĉe la palaco de la reĝo, lokita en iu fino de la ĉefurbo. La portalo estis du cent dudek futojn alta kaj