Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

cent futojn larĝa; estas neeble klarigi, el kia materialo ĝi konsistis. Estas evidente, ke ĝi eksterordinarege superis la ŝtonojn kaj sablon, kiujn ni nomas oro kaj gemoj.

Dudek belaj deĵorantinoj akceptis Kandid kaj Kakambo ĉe ilia elkaleŝiĝo, kondukis ilin en banĉambrojn, vestis ilin per roboj teksitaj el kolibra lanugo; poste la grandoficiroj kaj grandoficirinoj de la Reĝeco kondukis ilin en la apartamenton de Lia Reĝa Moŝto, meze inter du vicoj, ĉiu el mil muzikistoj, laŭ la kutima maniero. Kiam ili proksimiĝis al la trona salono, Kakambo demandis ai iu grandoficiro kiel oni devas fari por saluti Lian Reĝan Moŝton: ĉu oni sin ĵetas genue aŭ ventre surteren; ĉu oni metas la manojn sur la kapon aŭ sur la postaĵon; ĉu oni lekas la polvon de la planko; unuvorte, kia estas la ceremonio. »La kutimo, diris la grandoficiro, estas ĉirkaŭbraki la reĝon kaj kisi lin sur ambaŭ vangojn.« Kandid kaj Kakambo sin ĵetis sur la kolon de Lia Reĝa Moŝto, kiu akceptis ilin kun la tuta eleganta facileco, kiun oni povas imagi kaj ĝentile invitis ilin por vespermanĝi.

Dume oni travidigis al ili la urbon, la publikajn konstruojn, kies supro atingis la nubojn, la vendejojn milkolone ornamitajn, la fontanojn kun pura akvo, la fontanojn kun roza akvo, tiujn kun likvoroj el sukerkanoj, kiuj konstante fluis, starante sur grandaj placoj, pavimitaj per ia speco de gemoj, kiuj eligis odoron similan al tiu de la kariofilo kaj de la cinamo. Kandid petis, ke oni montru al li la kortumon, la parlamenton; oni diris, ke da ili ne ekzistas, kaj ke oni neniam pledis. Li demandis, ĉu estas malliberejoj, oni diris al li, ke ne. Kio pli surprizis lin, kaj kio plej plezurigis lin, tio estis la palaco de la sciencoj, en kiu li vidis galerion dumil-