Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

foriru, kiam al vi plaĉos, sed la eliro estas tre malfacila. Estas neeble iri kontraŭ la fluo de la rapida rivero, per kiu kvazaŭ mirakle vi alvenis, kaj kiu fluas sub rokaj arkaĵoj. La montoj, kiuj ĉirkaŭas mian tutan landon, estas dek mil futojn altaj kaj staras kiel muroj: ĉiu el ili larĝe okupas spacon de pli ol dek mil mejloj; oni povas malsupreniri ilin nur laŭ krutegoj. Tamen, ĉar vi nepre volas foriri, mi ordonos al la intendanto de la maŝinoj, ke li konstruu unu, kiu povos komforte transporti vin. Kiam oni estos forkondukinta vin trans la montojn, neniu povos akompani vin: miaj regatoj ja ĵuris neniam eliri la ĉirkaŭlimon, kaj ili estas tro saĝaj por rompi sian ĵuron. Cetere vi petu de mi ĉion, kio plaĉos al vi.«

— Ni petas de Via Reĝa Moŝto, diris Kakambo, nur kelke da ŝafoj ŝarĝotaj per nutroj, ŝtonoj kaj per la koto el la lando.

La reĝo ridis. »Mi ne komprenas, li diris, kian emon havas la Eŭropanoj por nia flava koto; sed da ĝi kunportu tiom, kiom vi volos, kaj ĝi al vi utilu.«

Tuj li ordonis al siaj inĝenieroj, ke ili pretigu maŝinon por suprenlevi tiujn du eksterordinarajn homojn ekster la reĝlandon. Tri mil bonaj fizikistoj eklaboris; la maŝino estis preta post dekkvin tagoj kaj ne kostis pli ol dudek milionojn da sterlingaj funtoj, en la landa mono. Sur la maŝinon oni metis Kandid kaj Kakambo; aldone estis du grandaj ruĝaj ŝafoj selitaj kaj briditaj por servi al ili kiel rajdobestoj, kiam ili estos transirintaj la montojn, dudek ŝarĝoŝafoj ŝarĝitaj per nutroj, tridek, kiuj portis donacojn el tio, kion la lando havas plej kurioza, kaj kvindek ŝarĝitaj per oro, gemoj kaj diamantoj. La reĝo ameme kisis la du vagulojn.