Estis bela spektaklo ilia foriro kaj la maniero, laŭ kiu ili estis suprenlevataj, ili kaj iliaj ŝafoj, ĝis la supro de l’montoj. La fizikistoj adiaŭis ilin, post kiam ili estis en sendanĝereco, kaj Kandid ne plu havis alian deziron kaj celon ol iri proponi siajn ŝafojn al F-ino Kunegond.
»Ni havas, li diris, sufiĉon por pagi al la guberniestro
de Bonaero, se F-ino Kunegond estas vendotaksigota.
Ni iru al Kajeno, ni enŝipiĝu, kaj poste ni
vidos, kiun reĝlandon ni povos aĉeti.«
La unua tago de niaj du vojaĝantoj estis sufiĉe
agrabla. Ili estis kuraĝigataj per la ideo, ke ili posedas
pli da riĉoj ol Azio, Eŭropo kaj Afriko povus enteni.
Kandid, ravita, skribis la nomon de Kunegond sur la
trunkon de la arboj. Ĉe la dua tago, du el iliaj ŝafoj
enmarĉiĝis kaj pereis kun siaj ŝarĝoj; kelkajn tagojn
poste du aliaj ŝafoj mortis pro laciĝo; poste sep aŭ ok
pereis pro malsato en iu dezerto; aliaj post kelkaj tagoj
falis en profundegojn. Fine, post centtaga marŝado,
restis al ili nur du ŝafoj. Kandid diris al Kakambo:
— Mia amiko, vi vidas, kiel la riĉoj el ĉi tiu mondo estas pereeblaj; nur solida estas la virto kaj la feliĉo revidi F-inon Kunegond.
— Tion mi konsentas, diris Kakambo; sed restas al ni ankoraŭ du ŝafoj kun pli da trezoroj ol iam havos la reĝo de Hispanio, kaj mi vidas en la malproksimo urbon, kiu laŭ mia konjekto estas Surinam, apartenanta