Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kakambo laŭdegis tian saĝan decidon. Li estis tre ĉagrena pro la penso disiĝi for de bona mastro, fariĝinta lia intima amiko; sed la plezuro utili al li, superis la ĉagrenon, kaŭzatan de la disiĝo. Ili ĉirkaŭbrakis unu la alian, larmante. Kandid rekomendis, ke li ne forgesu la bonan maljunulinon. Kakambo foriris tuj la saman tagon: tiu Kakambo estis tre bona homo.

Kandid restis ankoraŭ dum kelka tempo en Surinam, kaj atendis, ke alia ŝipmastro bonvolos veturigi lin en Italion, lin kaj la du ŝafojn, kiujn li ankoraŭ havis. Li dungis servistojn, kaj aĉetis ĉion necesan por longa vojaĝo; fine S-ro Vanderdentur, mastro de granda ŝipo, sin prezentis al li. »Kiom vi deziras, li demandis al tiu homo, por veturigi min rekte al Venezio, min, miajn servistojn, mian pakaĵaron, kaj la jenajn du ŝafojn?« La mastro konsentis por la prezo de dek mil piastroj; Kandid ne ŝanceliĝis.

»Ho! ho! diris al si aparte la prudenta Vanderdentur, ĉi tiu fremdulo tuj donas dek mil piastrojn! necesas por tio, ke li estu tre riĉa.« Kaj, revenante momenton poste, li deklaris, ke li ne povas foriri por malpli alta prezo ol dudek mil.

— Nu, vi ricevos ilin, diris Kandid.

— Mirige! mallaŭte diris al si la komercisto, ĉi tiu homo donas dudek mil piastrojn same facile kiel dek mil.

Li revenis denove, kaj diris, ke li povos veturigi Kandid ĝis Venezio nur se li ricevos tridek mil piastrojn.

— Mi do pagos al vi tridek mil, respondis Kandid.

— Ho! ho! diris al si la holanda komercisto, tridek mil piastroj estas nenio por ĉi tiu homo; sendube la du