Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝafoj portas grandegajn trezorojn; ni ne plu insistu: li unue pagu la tridek mil piastrojn, poste ni vidos.

Kandid vendis du malgrandajn diamantojn, el kiuj la malpli granda valoris pli ol la tuta sumo, kiun postulis la mastro. Lin li pagis antaŭe. La du ŝafoj estis enŝipigataj. Kandid sekvis en malgranda boato por atingi la ŝipon en la rodo; la mastro ne rapidas, malvolvigas la velojn, ekforiras; la vento lin favoras. Kandid, duonfrenezigite, konsternite, jam ne plu vidis lin. »Ho ve! li kriis, jen faro inda je la malnova mondo.« Li revenas al la bordo, profundiĝinte en doloron; ĉar fine li estis perdinta tion, kio sufiĉus por riĉigi dudek monarkojn.

Li iras al la holanda juĝisto; kaj, tial ke li estis iom konfuzita, li forte frapas kontraŭ la pordon; li eniras, klarigas pri sia aventuro, kaj krias iom pli laŭte ol decas. La juĝisto unue pagigas al li dek mil piastrojn pro la bruo, kiun li faris; poste li pacience lin aŭskultas, promesas esplori la aferon, tuj kiam revenos la komercisto kaj pagigas al si dek mil aliajn piastrojn por la aŭdiencaj elspezoj.

Tia agmaniero tute malesperigis Kandid; en vero li estis spertinta malfeliĉojn milfoje pli dolorigajn; sed la flegmo de la juĝisto, kaj tiu de la priŝtelinta lin mastro kolerigis kaj ĵetis lin en nigran melankolion. La malbono de la homoj sin prezentis al li en sia tuta malbelo; li cerbumis nur pri malgajigaj ideoj. Fine, franca ŝipo estis forveturonta al Bordo[1], kaj, ĉar li ne plu havis ŝafojn, ŝarĝitajn per diamantoj por enŝipigi, li luis ĉambron de la ŝipo je ĝusta prezo, kaj sciigis tra la urbo, ke li pagos la vojaĝon, la nutron kaj donacos

  1. France: Bordeaux.