Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

du mil piastrojn al honestulo, kiu konsentos vojaĝi kun li, kondiĉe, ke tiu homo abomenas sian staton kaj estas la plej malfeliĉa el la provinco.

Sin prezentis tioma amaso da kandidatoj, ke tuta ŝiparo ne povus enteni ilin. Volante elekti inter tiuj, kiuj aspektis plej malfeliĉaj, Kandid distingis dudekon da personoj, kiuj ŝajnis sufiĉe societemaj, kaj kiuj ĉiuj pretendis meriti la preferon. Li kolektis ilin en sian gastejon, pagis ilian vespermanĝon, post kiam ĉiu el ili ĵuris, ke li rakontos lojale sian historion; li promesis elekti tiun, kiu ŝajnos al li la plej kompatinda kaj plej malkontenta pri sia stato, kaj kun pli da pravo, kaj li promesis ankaŭ al la aliaj iomete mondonaci.

La kunsido daŭris ĝis la kvara horo post noktomezo. Kandid aŭskultante ĉiujn iliajn aventurojn, rememoris pri tio, kion diris al li la maljunulino, irante al Bonaero, kaj pri la veto, kiun ŝi faris, ke ne troviĝas sur la ŝipo iu, al kiu ne okazis tre grandaj malfeliĉoj. Li pensis pri Panglos ĉe ĉiu aventuro, kiun oni rakontis al li. »Tiu Panglos estus tre embarasata por pruvi sian sistemon. Mi dezirus, ke li estu ĉi tie. Certe, se ĉio bonstatas, estas en Eldorado, kaj ne en la cetera parto de l’tero.« Fine li decidis favore al iu kompatinda scienculo, kiu laboris dum dek jaroj por eldonistoj en Amsterdam. Li juĝis, ke ne ekzistas metio en la mondo, pri kiu oni povas havi pli da abomeno.

Tiu scienculo, kiu cetere estis bona homo, estis priŝtelita de sia edzino, batita de sia filo, forlasita de sia filino, kiu aranĝis, ke Portugalo forprenu ŝin. Li ĵus estis senigita je malgrava ofico, per kiu li ricevis vivrimedojn; kaj la predikantoj el Surinam persekutis