Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Jes, diris Marten; sed ĉu do necesis, ke la pasaĝeroj, kiuj estis sur lia ŝipo, ankaŭ pereu? Dio punis la friponon, la diablo dronigis la pasaĝerojn.

Dume la franca kaj la hispana ŝipoj plue iris, kaj Kandid daŭrigis sian interparoladon kun Marten. Dum dekkvin tagoj ili senĉese diskutis, kaj post tiu tempo la solvo estis same netrovebla kiel ĉe la unua tago. Sed almenaŭ ili parolis, ili komunikis ideojn unu al la alia, ili reciproke sin konsolis. Kandid karesis sian ŝafon. »Ĉar mi retrovis cin, li diris, mi povos ankaŭ retrovi Kunegond.«

ĈAPITRO XXI
Kandid kaj Marten proksimiĝas al la bordoj de Francio kaj rezonadas

Fine oni ekvidis la bordojn de Francio.

— Ĉu vi jam vizitis Francion? diris Kandid.

— Jes, diris Marten, mi trairis plurajn provincojn. Estas kelkaj, kie la duono el la loĝantoj estas freneza, kelkaj, kie ili estas tro ruzaj, aliaj, kie ili ĝenerale estas sufiĉe trankvilaj kaj sufiĉe malspritaj, aliaj, kie oni afektas spriton; kaj, en ĉiuj, la ĉefa okupado estas la amoro[1], la dua malice paroli, kaj la tria, diri stultojn.

— Sed, sinjoro Marten, ĉu vi vidis Parizon?

— Jes, mi vidis Parizon; ĝi konsistas el ĉiuj tiuj ecoj; ĝi estas ĥaoso, ĝi estas interpuŝejo, kie ĉiu serĉas plezuron, kaj kie neniu trovas ĝin, almenaŭ laŭ tio, kiel ŝajnis al mi. Mi restis tie dum mallonga tempo; tie, vizitante, ĉe mia alveno, la foiron Sankta Germano,

  1. Seksa amo.