friponoj ŝtelis mian tutan havon; min mem oni rigardis kiel ŝteliston, kaj mi sidis ok tagojn en malliberejo; post tio mi fariĝis korektisto en presejo por akiri rimedojn por iri piede al Holando. Mi konatiĝis kun la verkanta kanajlaro, kun la intriganta kanajlaro[1] kaj la konvulsianta kanajlaro[2]. Oni diras, ke en tiu urbo troviĝas personoj tre ĝentilaj; tion mi volas kredi.
— Koncerne min, nenian deziron vidi Francion mi havas, diris Kandid; vi facile komprenas, ke kiam oni pasigis unu monaton en Eldorado, oni nur deziras vidi sur la tero F-inon Kunegond; mi en Venezion iros por ŝin atendi; ni transiros Francion por iri en Italion; ĉu vi akompanos min?
— Tre volonte, diris Marten; oni diras, ke Venezio estas bona nur por la nobelaj Venezianoj, sed ke oni bone akceptas la fremdulojn, kiam ili havas multe da mono; da ĝi mi ne havas, vi havas, ĉie mi akompanos vin.
— Jen, mi pensas, diris Kandid, ĉu vi opinias, ke origine la tero estis iu maro, kiel oni asertas en ĉi tiu dika libro[3], kiu apartenas al la kapitano de l’ŝipo?
— Mi tute ne kredas tion, diris Marten, nek je la revoj, kiujn oni pribabilas de kelka tempo.
— Sed por kiu celo ĉi tiu mondo estas kreita? diris Kandid.
— Por spiti nin, respondis Marten.