Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ĉu ne mirigas vin, pludiris Kandid, la amo, kiun la junulinoj el la lando de la Grandoreluloj havis por tiuj du simioj, kaj kies aventuron mi rakontis?

— Tute ne, diris Marten; mi ne vidas ion stranga en tia pasio; mi vidis tiom da eksterordinaraj aferoj, ke ne plu ekzistas io eksterordinara.

— Ĉu vi kredas, diris Kandid, ke la homoj ĉiam buĉis sin reciproke kiel ili faras nuntempe? ke ili ĉiam estis mensogemaj, perfidemaj, maldankemaj, rabemaj, malfortanimaj, malkonstantaj, malkuraĝaj, enviemaj, frandemaj, drinkemaj, avaraj, ambiciaj, sangavidaj, kalumniemaj, diboĉemaj, fanatikaj, hipokritaj kaj stultaj?

— Ĉu vi kredas, diris Marten, ke ĉiam la nizoj manĝis kolombojn, kiam da ili troviĝis ĉe ilia renkonto?

— Jes, sendube, diris Kandid.

— Nu bone! diris Marten, se la nizoj ĉiam havis la saman karakteron, kiel povus esti, ke la homoj ŝanĝis la sian?

— Ho! diris Kandid, estas granda diferenco, ĉar la libera volo…

Tiel rezonante, ili alvenis ĉe Bordo.

ĈAPITRO XXII
Kio okazis en Francio al Kandid kaj al Marten

Kandid haltis en Bordo nur dum la tempo necesa por vendi kelke da ŝtonoj el Eldorado kaj por prizorgi veturilon kun du sidlokoj: tial ke li nepre bezonis sian filozofon Marten; li estis nur tre ĉagrena pro tio, ke li estis devigata disiĝi de sia ŝafo, kiun li fordonis al la