Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Borda Akademio de la sciencoj, kiu proponis kiel temon por la nunjara premio klarigi, kial la lano de tiu ŝafo estis ruĝa. Kaj la premio estis aljuĝata al scienculo el la Nordo, kiu pruvis per A plus B, minus C, dividita per Z, ke la ŝafo devis esti ruĝa, kaj morti pro variolo.

Tamen ĉiuj vojaĝantoj, kiujn Kandid renkontis survoje en la drinkejoj, diris al li: »Ni iras al Parizo«. Tia ĝenerala fervoro donis al li fine la deziron vidi tiun ĉefurbon; tio ne postulis grandan fortiriĝon de la vojo al Venezio.

Li eniris laŭ la antaŭurbo Sankta-Marso, kaj kredis esti en la plej malbela vilaĝo el Vestfalio.

Apenaŭ Kandid estis en sia gastejo, kiam li estis atakata da malgrava malsano, kaŭzita de siaj laciĝoj. Tial ke li havis ĉe la fingro eksterordinare grandan diamanton, kaj ke oni estis ekvidinta en lia pakaĵaro kesteton mirige pezan, li tuj havis apud si du kuracistojn, kiujn li ne venigis, kelkajn intimajn amikojn, kiuj ne forlasis lin, kaj du bigotinojn, kiuj varmigis liajn tizanojn. Marten diris: »Mi memoras, ke mi ankaŭ estis malsana en Parizo dum mia unua vojaĝo; mi estis tre malriĉa: tial forestis amikoj, bigotinoj, kuracistoj, kaj mi resaniĝis.«

Tamen, dank’al multaj kuraciloj kaj sangelverŝoj, la malsano de Kandid pligraviĝis. Pastro el la kvartalo venis milde por peti sennoman bileton, pagotan en la transmondo; Kandid ne konsentis. La bigotinoj asertis, ke tio estas nova modo[1]. Kandid respondis, ke li ne estas laŭmoda homo. Marten volis ĵeti la pastron trans la fenestrojn; la ekleziulo kolere deklaris, ke oni ne

  1. Aludo al iu skandalo tiutempa pri vendo de konfesbiletoj. — Trad.