Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Estas multe, diris Kandid; kiom da ili estas bonaj?

— Dek kvin aŭ dek ses, respondis la alia.

— Estas multe, diris Marten.

Al Kandid tre plaĉis aktorino, kiu ludis la rolon de la reĝino Elizabeto en iu sufiĉe banala tragedio, kiun oni ludas kelkfoje. »Tiu aktorino, li diris al Marten, tre plaĉas al mi; ŝi havas ian trajtosimilecon kun F-ino Kunegond; mi estus tre kontenta saluti ŝin.« La perigorda abato sin proponis por enkonduki lin en ŝian hejmon. Kandid, edukita en Germanio, demandis, kia estas la etiketo, kaj kiel en Francio oni traktas la reĝinojn de Anglio.

— Oni devas distingi, diris la abato; en provinco, oni kondukas ilin[1] en drinkejon; en Parizo, oni respektas ilin, kiam ili estas belaj, kaj oni ĵetas ilin en rubejon, kiam ili mortis.

— Reĝinojn en rubejon! diris Kandid.

— Jes, certe, diris Marten; sinjoro abato pravas: mi estis en Parizo, kiam F-ino Monim[2] pasis, kiel oni diras, el ĉi tiu vivo en la alian; oni rifuzis al ŝi tion, kion ĉi tiuj homoj nomas la honorojn de la entombigo, t. e. putri kun ĉiuj malriĉuloj el la kvartalo en malbela tombejo; ŝi estis entombigata tute sola el sia bando ĉe la angulo de la strato de Burgonj, kio certe tre ĉagrenis ŝin, ĉar ŝi pensis tre noble.

— Tio estas tre malĝentila, diris Kandid.

— Kion vi volas, diris Marten; tiaj naskiĝis ĉi tiuj homoj. Kaj malgraŭ ĉiuj iliaj kontraŭdiroj, ĉiuj eblaj neakordeblecoj, vi tamen vidos ilin en la registaro, en

  1. Temas ĉi tie pri reĝinoj de teatro.
  2. Aludo al fama tiutempa aktorino, Adrienne Lekuvreŭr, al kiu la eklezio rifuzis religian enterigon. — Trad.