Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la tribunaloj, en la preĝejoj, en la teatroj de ĉi tiu stranga nacio.

— Ĉu vere oni ankoraŭ ridas en Parizo? diris Kandid.

— Jes, diris la abato, sed furiozante: ĉar ridegante oni plendas pri ĉio kun eksplodoj de rido; eĉ ridante oni agas plej abomeninde.

— Kiu estas, diris Kandid, tiu porkego[1], kiu diris al mi tiom da malbono pri la teatraĵo, ĉe kies ludado mi tiom ploris kaj pri la aktoroj, kiuj tiom amuzis min?

— Ĝi estas ia malica mizerulo, respondis la abato, kiu laborakiras vivrimedojn, mallaŭdante ĉiujn teatraĵojn kaj ĉiujn librojn; li malamas iun ajn, kiu sukcesas, kiel la eŭnukoj malamas la ĝuantojn: li estas unu el tiuj serpentoj de la literaturo, kiu sin nutras per koto kaj veneno; li estas iu gazetistaĉo.

— Kion vi nomas gazetistaĉo? diris Kandid.

— Ĝi estas, diris la abato, verkanto de malicaj, senvaloraj artikoloj, iu F…

Tiel rezonadis Kandid, Marten kaj la Perigordano sur la ŝtuparo, vidante preterpasi la homojn ĉe la foriro el la teatro. «Kvankam mi sopiregas revidi F-inon Kunegond, diris Kandid, mi deziras tamen vespermanĝi kun F-ino Kleron, ĉar ŝi ŝajnis al mi admirinda.«

La abato ne estis el la speco de homoj, kiujn akceptus F-ino Kleron, kiu rilatis nur kun ŝatindularo. »Ŝi ne estas libera ĉi tiun vesperon, li diris; sed mi havos la honoron konduki vin al nobelino, ĉe kiu vi konatiĝos kun la pariza bonedukitaro, kiel se vi estus en la urbo jam de kvar jaroj.«

  1. Volter celas al Freron, kritikisto, lia malamiko. — Trad.