Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ĉiuj miris, ke Kandid ne estas ekscitata pro sia malgajno; la lakeoj diris inter si en sia lakea lingvaĵo: »Sendube estas ia riĉegulo angla«.

La noktomanĝo estis sama kiel plejparte el la noktmanĝoj en Parizo: unue silento, due ia bruo el nedistingeblaj paroloj, poste ŝercoj, kies plejparto estas senspritegaj, falsaj novaĵoj kaj multe da malicaj diroj; oni eĉ parolis pri novaj libroj:

— Ĉu vi vidis, diris la perigorda abato, la romanon de sinjoraĉo Goŝa[1], doktoro pri teologio?

— Jes, respondis unu el la kunmanĝantoj, sed mi ne povis finlegi ĝin. Ni havas amason da impertinentaj verkoj, sed ĉiuj kune ne entenas tiom da impertinento, kiom tiu de Goŝa, doktoro pri teologio; mi estas tiom sata je tiu grandega amaso da malŝatindaj libroj, kiuj superŝutas min, ke mi preferas faraonludi.

— Kaj kion vi opinias pri la Miksaĵoj de la ĉefdiakono T…? diris la abato.

— Ha! diris S-ino de Polinjak, kia teda mortemulo! kiel strange li diras ĉion, kion jam ĉiuj scias! kiel peze li diskutas tion, kio eĉ ne indas esti iomete rimarkata! kiel sensprite li proprigas al si la spriton de aliaj! kiel li difektas tion, kion li plagiatas! kiel li naŭzas min! Sed li ne plu naŭzos min; sufiĉas esti leginta kelkajn paĝojn de la ĉefdiakono.

Kunsidis klera kaj bongusta homo, kiu favore subtenis tion, kion diris la markizino. Poste oni parolis pri tragedioj. La sinjorino demandis, kial estas tragedioj, kiujn oni ludas kelkfoje, kaj kiujn oni ne povas legi. La bongustulo tre bone klarigis kiel teatraĵo povas

  1. France: Gauchat, li estis abato en Sankta Petro de Falez (france: Falaise) kaj prioro de Sankta Andreo; furioza kontraŭulo de la filozofoj, li plurfoje atakis Volter. — Trad.