Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

esti interesa kaj esti senvalora; per malmulte da vortoj li pruvis, ke ne sufiĉas starigi unu aŭ du el tiuj situacioj, kiujn oni trovas en ĉiuj romanoj, kaj kiuj ĉiam logas la rigardantojn, sed necesas esti originala, ne estante stranga, ofte noblega kaj ĉiam malafekta; koni la homan koron kaj ĝin elmontri; esti granda poeto kvankam neniu rolulo el la teatraĵo ŝajnas esti poeto; scipovi perfekte sian lingvon, ĝin pure paroli, kun senĉesa harmonio, kaj tiele, ke la rimo ne difektu la sencon. Iu ajn, li aldonis, kiu ne aplikas ĉiujn tiujn regulojn povas verki unu aŭ du tragediojn, kiuj estos en teatro aplaŭdataj, sed neniam li okupos lokon inter la grandaj verkistoj; estas tre malmulte da bonaj tragedioj: unuj estas dialogaj idilioj bone verkitaj kaj rimitaj; la aliaj, politikaj rezonadoj, kiuj dormigas, aŭ vanaj detaligoj, kiuj mallogas; la aliaj, revoj de malmodereguloj, krudstilaj, maldaŭrigataj paroloj, longaj alparoloj al la dioj, tial ke oni ne scias paroli al la homoj, eraraj maksimoj, emfazegaj banaloj.

Kandid aŭskultis tiun parolon kun atento kaj akiris la konvinkon, ke la parolanto estas granda homo; kaj, ĉar la markizino estis zorginta, ke li havu sidlokon apud ŝi, li proksimiĝis al ŝia orelo, kaj ekkuraĝis demandi, kiu estas la homo tiel bone parolanta.

— Ĝi estas scienculo, diris la sinjorino, kiu ne ludas, kaj kiun la abato kelkfoje kondukas al mi por noktomanĝi: li estas tre sperta rilate tragediojn kaj librojn, li verkis tragedion, kiun oni malaplaŭdis kaj libron, kies sola ekzemplero vidita ekster la butiko de lia eldonisto estas tiu, kiun li dediĉis al mi.

— La granda homo! diris Kandid; ĝi estas alia Panglos.

Tiam, sin turnante al li, Kandid diris: