Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kion diris Kandid, al ĉio, kion li faris, al ĉio, kion li intencis fari.

— Vi do havas rendevuon ĉe Venezio? li diris.

— Jes, sinjoro abato, diris Kandid; necesas nepre, ke mi iru retrovi F-inon Kunegond.

Tiam, instigite de la plezuro paroli pri tio, kion li amas, li rakontas, laŭ sia kutimo, parton el siaj aventuroj kun tiu fama Vestfalino.

— Mi kredas, diris la abato, ke F-ino Kunegond estas tre sprita, kaj ke ŝi skribas ĉarmajn leterojn.

— Da ili mi neniam ricevis, diris Kandid; ĉar imagu, ke pro amo al ŝi mi estis forpelita el la kastelo kaj ne povis skribi al ŝi; ke baldaŭ poste mi eksciis, ke ŝi mortis, ke poste mi retrovis ŝin, kaj denove perdis, kaj ke mi sendis al ŝi, je du mil kvincent mejloj for de ĉi tie, ekspresulon, kies respondon mi atendas.

La abato aŭskultis atente kaj ŝajnis iom revema. Li baldaŭ adiaŭis la du fremdulojn, post kiam li ameme ilin ĉirkaŭbrakis. La morgaŭon Kandid ricevis ĉe sia vekiĝo leteron kun jena enhavo:

Sinjoro tre kara amato mia, jam de ok tagoj mi estas malsana en ĉi tiu urbo; mi ekscias, ke vi tie estas. Mi flugus en viajn brakojn se mi povus moviĝi. Mi eksciis pri via trapaso tra Bordo; tie mi lasis la fidelan Kakambo kaj la maljunulinon, kiuj devas baldaŭ sekvi min. La guberniestro de Bonaero prenis ĉion, sed restas al mi via koro. Venu, via ĉeesto redonos al mi la vivon aŭ mortigos min pro plezuro.

Tiu ĉarma letero, tiu neesperita letero, treege ĝojigis Kandid; kaj la ekscio pri la malsano de lia kara Kunegond dolore premis lin. Instigite de tiuj du sentoj, li prenas sian oron kaj siajn diamantojn, kaj kondukigas sin kun Marten al la hotelo, kie loĝis F-ino Kunegond.