Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malgrandajn diamantojn je valoro de tri mil ormoneroj po unu.

— Ha! sinjoro, diris la homo kun la ebura bastono[1], eĉ se vi estus plej granda krimulo, vi tamen fariĝas homo plej honesta el la mondo; tri diamantoj! ĉiu havanta valoron de tri mil moneroj! Sinjoro! mi oferus por vi mian vivon, anstataŭ konduki vin en karceron. Oni arestas ĉiujn fremdulojn, sed lasu min aranĝi la aferon; mi havas fraton en Diep[2] en Normandio, mi kondukos vin al li; kaj se vi havas iun diamanton por doni, li zorgos pri vi, kiel mi mem.

— Kaj kial oni arestas la fremdulojn? diris Kandid.

Tiam la perigorda abato ekparolis kaj diris:

»Tial ke iu sentaŭgulaĉo el Atrebatio[3] aŭdis stultojn: tio instigis lin fari patromortigon[4], ne tian, kiel estis tiu de 1610 en la monato majo[5], sed tian, kiel tiu de 1594 en la monato decembro[6], kaj tian, kiaj estis pluraj aliaj farataj en aliaj jaroj kaj en aliaj monatoj de aliaj sentaŭgulaĉoj, kiuj aŭdis sensencaĵojn.«

  1. Policistoj Parizaj portas tian bastonon.
  2. France: Dieppe.
  3. Ĉe la epoko de la Roma imperio vivis en la norda parto de la nuna Francio popolo, kies anoj nomiĝis Atrebatoj, ilia ĉefurbo kuŝis ĉe la loko, kie nun troviĝas Araso (france: Arras). Volter fantazie uzis tiun nomon de popolo, por diri, ke Damjens (france: Damiens), la reĝatencinto estis el tiu regiono. — Trad.
  4. La reĝo estis konsiderata kiel la patro de la popolo. — Trad.
  5. Henriko la IV estis mortigata la 11-an de majo 1610.
  6. La 27-an de decembro, Johano Ŝatel (france: Jean Chatel) atencis kontraŭ Herikon la IV per tranĉilbato. — Trad.