Paĝo:Wasniewski - En la brikejo, 1898.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

brikisto kaj deko de aliaj laboristoj kun esprimo de timego kaj de senlima respekto malalte klinas siajn malkovritajn kapojn, preskaŭ tuŝante per la manoj la teron, sur kiu la piedoj de lia moŝto volis pro bonkoreco haltiĝi. Li mem iras tie ĉi rapide, demandas pri la nombro de l’ elfaritaj brikoj, duonlaŭte kalkulas la enspezojn de l’ brikejo, ekzamenas ĝian staton, tuŝetas per sia blanka fingro la malsekan argilon, prenas el la kradoj krudan brikon, sekiĝintan en la aero, pezas ĝin sur la mano, rimarkas la kvaroncolan etiĝon de ĝi post la trabruligo kaj, provas per sia pugna ekbato la sonoron de l’ preta tegmentbriko.

Sed li faras tion ĉi tre rapide, pro manko de libera tempo.

Dume la infanoj, poste la kreskaĵaj trunkoj de loloj, sin malkuraĝe, kun ravo rigardante la brilan kaleŝon, kies odoro de gudro, de oleo kaj de l’ ledo agrable pikas ilian flaron. Ili rigardas per ravitaj okuloj la ĉevalojn, frapantajn la teron per la hufoj, la jungaĵon, sonantan per brilantaj radetoj, la livreon de l’ veturigisto, la molajn kusenojn de la kaleŝo, la vipon… Precipe atente kaj dezirege la knaboj rigardas la vipon de l’ veturigisto.

Ha, se oni povus havi tian vipon, nenion pli en la mondo! Tian vipon svingadi, ludante ĉevalojn! per tia vipo forhakadi la rozkolorajn kapetojn de l’ kardo! per tia vipo vergadi la abomenajn bufojn en la intermontoj! Per tia vipo eĉ ne estus ĉagrene ricevi vergadon sur la propran dorson, aŭ ekbaton sur la nudajn piedojn...

La vipo estas la idealo de l’ infanoj el la brikejo, objekto de interparolado, de revoj. En la imago de la petoluloj el la brikejo, la vipo fariĝas io granda, potenca, universa, kiu profunde eniĝas iliajn animojn, efikas ilin tage kaj nokte kaj dum la sonĝado aperas al ili kvazaŭ aŭreolo, tiranta al si la infanojn, kiuj daŭre la dormado celegas al ĝi, perdas larmetojn, ekkrias kaj vekiĝas.

La sekvantan tagon ili ligas al branĉo ŝnureton, aŭ ĉifonon el malnova jupo de iliaj patrinoj kaj batas per ĝi florojn, herbon, bufojn kaj papiliojn. Ho ve! tiu ĉi improvizita