Paĝo:Wasniewski En la brikejo.pdf/3

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


En la brikejo graf 01.png
En la brikejo.

Inicial.png


Bruas la pintoj de l’ graciaj pinoj kaj de l’ verdaj belvestitaj betuloj, ĉar la vento hodiaŭ blovas supre kaj ne povas ŝanceli la tutan arbaron. Por tio ĉi estas bezona ventego, ventego larĝa, por ke ĝi povu atingi la kampeton, ekskuigi ĉiun apartan betulon, ekbruegi en la krono de ĉia aparta pino. Tamen tio ĉi ordinare havas lokon dum finiĝanta aŭtuno, pluvema, petola, dum aŭtuno riĉa je malvarmaj kaj fortaj ventoj. Nun, somere, nek la bruna pineto tiel povas brui, nek la longaj branĉligetoj de betuloj povas ricevi la kareson de vento. La branĉoj, ornamitaj de malgrandaj folioj, mallevas sin direkte al la tero, kvazaŭ senmove, simile je radioj de disblovita ŝpinajo, aŭ je harligoj de koketema knabino… Ili mallevas sin longaj, maldikaj, belaj kaj ploras ĉiumatene juliajn rosojn, ĵetante sur la teron ombron kaj malvarmeton, tiom multe serĉatan de homoj dum la somero, precipe, se la somero estas tiel varmega, kiel ĝi estis hodiaŭ en la meztago.
Kaj ĝi efektive estis varmega.
En la mezo de l’ kampeto, tie, malproksime, en la brikejo la homoj preskaŭ ne povis labori. Ili laciĝadis, malfacile spiradis kaj preskaŭ falis pro laciĝo. La suno verŝadis el la ĉielo efektivan fajron sur la teron.
La taglaboristoj per la manoj, malpurigitaj de argilo, viŝadis la ŝviton de siaj bruligitaj fruntoj, ili kovradis siajn