brulumitajn kapojn per larĝaj pajlaj ĉapeloj aŭ per felto, malmoliĝinta sub la pluvo. Kelkaj laboristoj ombradis la ĉapelon,
la kapon kaj la vizaĝon, bruniĝintan de la suno, per folioj
kaj malgrandaj branĉetoj, por ke la varmego ne trabruligu
ilian cerbon, por ne malsaniĝi, ne fali, ne morti.
Tio ĉi estis terura!… La dudekoka milo de l’ brikoj
devis esti enmetata en la fornegon kaj tio ĉi estis preskaŭ
superhoma laboro.
La suno brulis hodiaŭ pli, ol ĉiam, eble tial, ke en la
fornego jam la dua klafto da rezinaj lignegoj brulis sub la
dekkvara milo da krudaj brikoj kaj la forno estis tiel varmega, ke ne permesis proksimiĝi al ĝi! Kvar feraj pordetoj,
preskaŭ blankaj pro fajro, elĵetas malgrandetajn fajreretojn,
kaj interne estas vera kratero, en kiu brulas maro da flamo,
kvazaŭ en la infero.
La kurbinta laboristo ĉiumomente kasas en la poŝon
sian mallongan pipeton, viŝas per sia kalikota ĉemizo la
ŝviton de l’ frunto, alĵetas en tiun ĉi inferon rezinajn lignegojn
kaj per longa fera hoko movas la brulantajn pecegojn,
vekante miliardojn da fajreroj kaj krakon de flamantaj
ligneregoj.
Kaj supre, tra la fendoj de l’ fumita tegmento, la fumo
estas puŝata kvazaŭ mallarĝaj riveretoj kaj elfluganta en la
mondon, kiel densa, nigra nubego, malrapide ondanta pro
la propra inercio kaj malforte levata de l’ kratera varmego.
Postmorgaŭ la dua fornego estos jam preta por povi
esti hejtata.
Tri taglaboristoj tre akurate enmetas tien
krudajn brikojn, konstruante por pli oportuna fajrigado malgrandajn krutajn koridorojn kaj fumtirtubojn, kaj kvar buboj
kuradas tien kaj returnen sur tabuloj, kvazaŭ sur mallarĝaj
vojetoj, kaj movas puŝveturilon, plenan da brikoj, ŝanceliĝante
sub la pezo de la ŝarĝo.
La homoj parolas inter si nek unu vorton, ĉar ili ne
havas pri kio paroli; ili kuras silente, ĉiu okupita de sia
laboro, kiu bolas, malkara laŭ sia takso, malfacila laŭ sia
plenumo. La bruo de l’ mondo ne alkuras tien ĉi, longaj
mejloj da interspaco apartigas tiun ĉi ermitejon de la bruado
Paĝo:Wasniewski En la brikejo.pdf/4
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
