— Vokis viro kvindek- aŭ sesdekjara alvenante.
— Ho, bonan tagon, Fritz! — Weber rediris ĝoje. — Vi ĉi tie? Ĉu vi do ankaŭ jam promenas anstataŭ labori?
— Jes, Antono, lastan sabaton ankaŭ mi ricevis forpermeson por ĉiam. El tricent gelaboristoj antaŭ du jaroj ni estis lastsemajne jam nur ĉirkaŭ dudek en la fabriko. Kaj nun la butiko estas tute fermita.
— Scivola mi estas, kien tio ankoraŭ kondukos. Ni maljunaj certe neniam plu laboros!
— Tion mi tute ne bedaŭrus. — Fritz faris malestiman mangeston. — Mi kontentus vivi sen tiu servutlaboro. Mi movadis miajn manojn jam dum pli ol kvardek jaroj en fremdaj servoj. Ĉu tio eble ne sufiĉas? Okupon por pasigi la tempon mi trovus ĉiam. Se nur la modestaj bezonoj de mia vivo estus certigitaj al mi, ke mi ne devu almozpeti en la maljunaĝo, post plurjardeka laboregado!
— Tio ja estas la malbenita afero! Se oni povus diri al si: Jen, vi estas jam tiom aŭ tiom aĝa, vi laboris tiom aŭ tiom da jaroj. Nun estas la vico de pli junaj homoj, al kiu vi devas cedi laborlokon kaj -ilojn. Vi mem nun ĝuu la restajn tagojn de via vio en okupo laŭplaĉa, vi ricevos ĝismorte modestan, sed sufiĉan pension, kiun vi meritis per via longjara servutado. Tiam oni ja konsentus kaj ne longe suferos pro nostalgio, kiun niaspeca stulta laborbesto eĉ sentas post la liberiĝo el la jugo. Sed en la nunaj cirkonstancoj, en kiuj oni vidas antaŭ si maljunecon en mizero kaj siajn infanojn ankaŭ senlabore iri renkonte al senespera estonto, oni povus freneziĝi.
Fritz Reiter, tiel nomiĝis la amiko de Weber, ekvidis fungon kaj kuris por preni ĝin. Tio instigis