Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Weber denove serĉi pli atente. Tiel ili iom disiĝis. Post iom da tempo ili rerenkontis unu la alian sur la supro de monteto.

— Tro multaj homoj serĉas fungojn nuntempe. — Grumblis Reiter. — En tago kiel la hodiaŭa oni trovis tri-kvar kapetojn dum tuta horo? Ĉu tio estas io? Iam, pli frue, jes. Antaŭ dek jaroj mi portadis hejmen tute plenajn dorssakojn da ili post duontaga serĉado.

— Certe, — konsentis Weber — ankaŭ en ĉi tio evidentiĝas la malboneco de la cirkonstancoj. Iam la homoj serĉadis fungojn en ĉi tiuj arbaroj nur pro pasio, pro la plezuro de la serĉado, sed nuntempe ĉiu kolektas ilin pro bezono, por havi manĝaĵon aŭ por fari monon el ili.

La du viroj daŭrigis la serĉadon, disiĝadis kaj rekunvenadis, grimpis monten kaj valen, saltis junule trans ŝtonblokojn kaj arbotrunkojn kaj vadis tra dikaj tavoloj da putriĝanta foliaro. Kiam ajn unu trovis belan fungon, li montris ĝin al la alia kun ĝojo naiva kaj ambaŭ primiris ĝin kaj ĉerpis freŝan serĉemon el la pririgardado de ĝi. Iliaj sensoj apenaŭ perceptis la naturan vivon ĉirkaŭ si en la arbaro. Ili nek rigardis nek aŭskultis la malgrandajn plumovestitajn kantistojn, kiuj vigladis en la branĉaro; la vokanta kukolo, la sciuro antaŭ ili rapide fuĝanta sur arbon, la longpeka pego, kiu sur arbego frapadas truon tra ĝia ŝelo serĉante bongustajn insektojn, ili ĉiuj apenaŭ por momentoj tiris al si la atenton de la fungoserĉantoj. Ankoraŭ malpli la viroj observis la longajn malhelajn vicojn de formikoj kuradantaj inter sia konstruo kaj ektrovita granda uzeblaĵo aŭ la diversajn skarabojn, kiuj ĉi tie kaj tie kuradis plenokupite. Iliaj konscioj estis okup-