Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ataj de la klopodoj ekvidi ie flavan, verdan aŭ brunan kapeton de fungo. Tamen en iliaj subkonscioj efikadis la bildoj kaj sonoj de la ĉirkaŭmondo, iliaj koroj maljunaj malpeziĝis, iliaj pulmoj libere kaj profunde enspiradis la puran, aroman aeron.

Subite ili ekaŭdis plurvoĉan kantadon. Pluirante ili venis sur arbaran vojon sufiĉe larĝan por ĉevaltirata veturilo. Kaj nun la kantado ŝajnis proksimiĝi. La versoj estiĝis kompreneblaj kaj jen el iom densa koniferaro ekaperis trupeto da viglaj gejunuloj, kiuj plengorĝe kantis:

»Ĉu ne kuŝas post arbaro
Tie vasta fremda land’?
Ĉu sur verda la montaro
Ne kreskadas fremda plant’?«

La viroj ekhaltis kaj rigardis la pretermarŝantojn. Tiuj estis ĉirkaŭ dekses- ĝis dudekjaraj, malpeze vestitaj. Ĉiuj portis bluajn bluzojn, iliaj kapoj ne estis kovritaj per ĉapeloj aŭ ĉapoj.

— Tamen pli saĝaj la nuntempaj junuloj! — Reiter diris fine. — Kiam ni estis junaj, ni misuzis nian malmultan liberan tempon — ni ja ankoraŭ laboris dek ĝis dekdu horojn ĉiutage, ĉu ne? — por sidi en gastejoj aŭ kafejoj ludante per kartoj aŭ kegloj kaj fordrinkante nian etan poŝmonon.

Weber kapjesis. — Sed — li rimarkis post iom da pripenso — certagrade ili estas pli malfeliĉaj ol ni estis. Tiel junaj kaj jam senlaboraj! Ĉar tiaj ili certe estas. Aliel ili hodiaŭ, je labortago, ne havus tempon por promeni. La sezono de la forpermesoj jam pasis.

— Malgraŭ ĉio ili havas la vivon antaŭ si. — Reiter rediris. — Ili estas junaj, al ili apartenos la