Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estonto, ili espereble sukcesos formi ĝin pli bela ol la nuno estas. Mi ŝatus aparteni al ili!


»Malgraŭ vento kaj pluvado
Ĝoju do ĉar junaj ni!«


Jam de malproksime sonis tiu rekantaĵo. La junultrupo estis malaperinta de la okuloj de la postrigardantoj. Tiuj ekiris plu, sed ili malgraŭ intensa serĉado ne sukcesis trovi pliajn fungojn. Entute iliaj kolektoj ne estis grandaj.

Ili jam intencis hejmen iri, kiam Weber subite ekhaltis.

— Atendu momenton! — Li vokis al Reiter, kiu iris du-tri paŝojn antaŭ li — mi devas ripozi iomete.

— Kion vi havas? — La vokito demandis turnante sin. — Ĉu vi laciĝis?

— Mi ne scias. — Weber spiris malfacile. — Subite mi eksentis grandajn malvarmecon kaj malfortecon. — Li sidiĝis surteren tie kie li staris.

Reiter reiris al la amiko kaj observis lin kunsenteme.

— Vi ja tremas! Ne estas bone, ke vi sidas nun sur la grundo. Provu pluiri! Jen, rekte sub ni en la valo kuŝas la vilaĝo K. De tie ni veturos Vienon per la fervojo.

Weber pene leviĝis. Lia vizaĝo estis ege pala. Ĝemante li iris kelkajn paŝojn kaj ekhaltis denove.

— Mi ne povas movi la dekstran gambon. — Li plendis.

La amiko ekhelpis lin; li eĉ duone portis la fortikan viron. Tiel ili iris valen. Weber spiregis kaj ĝemis ĉe ĉiu paŝo. Sian dekstran piedon li trenis