Saltu al enhavo

Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
10
LA DORMANTO VEKIĜAS

kaj stoplosimila barbo, malgrasaj membroj kaj longaj ungoj, kaj ĉirkaŭ ĝi troviĝis ŝranko el maldika vitro. Tiu ĉi vitro ŝajnis forbari la dormanton de la realeco de la vivo ĉirkaŭ li — li estis io aparta, nenormalaĵo stranga, izolita. La du viroj staris apud la vitro spionante internen.

“La afero ŝokis min,” diris Isbister. “Mi sentas kvazaŭ strangan surprizon eĉ nun, kiam mi pensas pri liaj blankaj okuloj. Ili aspektis blankaj, vi komprenas, ruliĝintaj supren. Veni ĉi tien memorigas ĉion al mi.”

“Ĉu vi neniam vidis lin de tiam?” demandis Warming.

“Ofte mi volis veni,” diris Isbister, “sed la komerco nuntempe estas tro serioza afero por multe de libertempo. Mi restis en Ameriko dum la plej granda parto de la tempo.”

“Se mi ĝuste memoras,” diris Warming, “vi estis artisto.”

“Mi estis. Kaj tiam mi fariĝis edzo. Mi remarkis tre baldaŭ, ke la desegna metodo per nigro kaj blanko ne sukcesos, almenaŭ ĉe mezspertulo; kaj mi ekturnis min al la kolorprocedo. Tiuj afiŝegoj sur la klifoj ĉe Dover estas de mia firmo.”

“Bonaj afiŝoj,” konfesis la notario, “kvankam mi bedaŭris vidi ilin tie.”

“Ili daŭros tiel longe kiel la klifoj mem, se necesas,” kriis Isbister kontente. “La mondo ŝanĝiĝas. Kiam li ekdormis, antaŭ dudek jaroj, mi estis en Boscastle kun akvarelujo kaj nobla, malnovmoda ambicio. Mi ne atendis, ke iam miaj koloriloj ornamu la tutan marbordon de Anglujo, de Land’s End rondire ĝis La Lizard denove. La bona sorto venas al homo tre ofte kiam li ne atendas ĝin.”

Warming ŝajnis dubi pri la kvalito de la sorto. “Je iometo mi ne renkontis vin, se mi ĝuste memoras.”

“Vi veturis returne en la kariolo, kiu portis min al la Camelford stacidomo. Estis proksime de la Jubileo, la Jubileo de l’ reĝino Viktorino, ĉar mi memoras la sidejojn kaj flagojn ĉe Westminster, kaj la kverelon kun la fiakristo ĉe Chelsea.”

“Tio estis la Diamanta[1] Jubileo,” diris Warming, “la dua.”

  1. Sesdekjara (— trad).