LA GERMANA TURISTO
Parolado de Sinjoro Pastro WETTERLÉ,
ĉe la ĝenerala kunveno de la Franca TOURING-CLUB
(5 dec. 1915)
Sinjoro PREZIDANTO de la RESPUBLIKO, Gesinjoroj,
La Germanoj gloras sin, ke ili posedas la organizan genion. Nenio estas pli vera. En tio kuŝas ilia forto, sed ankaù la signo de ilia malforta flanko. Efektive, se oni konsideras ilin individue, ili estas tute seniniciatemaj. Estante laù sia naturo esence senpensaj imitemuloj, ili bezonas estrojn, kiuj engrupugas kaj direktas ilin kaj kunordigas iliajn penadojn. Ne petu vi, ke ili malfermu novajn vojojn por la homa agado, ne petu, ke ili persone montriĝu trovemaj kaj elpensemaj. La eltrovojn, kiuj honoras la homaron, faras la aliaj. La Germanoj kontentiĝas ekspluatante ilin metode kaj prenante el ili sufiĉegajn profitojn. Oni permesu al mi okaze de tio rimarkigi, ke eĉ pri tiu arto de la milito, en kiu la Germanoj estas eminentaj, farinte ĝin sia ĉefa nacia industrio, ili povis nenion eltrovi. La rapidpafa kanono, la senfuma pulvo, la aeroplanoj, la submaraj ŝipoj, ĉio tio estas francaj elpensaĵoj, kiujn la imperianoj sklave kopiis, almetante tamen ĉe ties utiligado tiun obstinecon kaj persistemon, per kiu ili tiris el ili la plej eble grandan efikon. Kaj sur ĉiuj kampoj estas la samo : teoria scienco kaj praktika scienco ŝuldas al ili nur sensignifajn progresetojn. Tamen tuj kiam gravaj progresoj estas efektivigitaj alilande, la Germanoj scias, dank’al sia mirinda disciplino, tutkapti ilin kaj organizi kun detalema zorgo ilian ekspluatadon. Tiuj homoj testas kerne aneksemaj. Ili ne kontentiĝas ŝtelante provincojn, sed ili ankaù rabas la idojn kaj ŝanĝante kun ega senhonteco ilian nomon, deklaras ilin germanaj, nur pro tio, ke la Germanoj sciis tiri el ili pli multajn materialajn profitojn ol la plpensitoj. Cetere ĉu ili ne estis tiel maltimemaj, ke ili pretendis depostuli kiel kunrasanojn la plej grandajn geniulojn en la pasintaj tempoj, Rafaelon kaj Mikaelanĝelon, Johaninon d’Arc kaj Napoleonon.
Ni permesu, ke iliaj historiistoj fordonu sin al tiaj ridingegaj fantaziaĵoj. Ni nur konstatu, ’e individualismo ne ekzistas en nuntempa Germanujo, kie Prusujo, bezonanta kaj sklavanima, sciis altrudi sian krudan spiriton al la germanmiksitaj Keltoj el la sudaj kaj apudrejnaj regnoj.
Nu, bazita sur tiu ĉi apartaĵo de la nacia karaktero reve konstruiĝas la tuta ŝajna grandeco de Germanujo. Lakeema popolo (ne mi, sed la Rejnvestfala Gazeto, la plej granda pangermanista ĵurnalo, nomas ilin tiamaniere : DIENERNATUREN.), lakeema popolo obeas blinde al siaj estroj. La germano ne povas labori se li ne estas firme ĉirkaŭgvidata de ordonantoj. Eĉ en siaj amuzoj li almetas la saman metodemon. La studentoj eltrinkas siajn bierglasojn nur laù ordono. En la popolaj bierejoj estas por ĉiu tablo prezidanto, kiu reguligas la ceremoniaron de la drinkado. Ĉio estas militiste regata kaj obeemigita en tiu lando, ke la oficiro, reprezentanto de la supero klaso, estas ne nur respektata defendanto de la civilizacio, sed ankaù ĝia fina rezultato.