Paĝo:Wetterlé - La Germana Turisto, 1917, Grosjean-Maupin.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj ĉar tiel severa organizo antaùnecesigas potencan hierarĥion, Germanujo fariĝis tradicie la kastolando, kie ĉiu regnano aù, por pli ĝuste diri, ĉiu subulo ambicias nur leviĝi ĝis la superaj societaj ŝtupoj por povi kapti parteton el la aùtoritato, superpotenci la aliajn kaj sin venĝi, per aroganteco kaj malmodesteco, pro la malfierigoj, kiujn li iam dedis suferi. Oni neniam povos scii, kiajn penadojn kaj ankaù kiajn malnoblaĵojn kapablas Germano por akiri publikan oficon, titolon, ordenon aù simple arogantan favoraĵon de siaj superuloj. La kontraùaĵo cetere ekzistas, ĉar tuj, kiam li sukcesis plialtigi je unu ŝtupo siaj samregnanoj, la elsaltulo opinias, ke li ne povas sufiĉe malŝati tiujn, kies humilan situacion li ankoraù antaùtage partoprenis.

La prusa junkro, tiu korpogardisto de la Hohenzollern’oj, mirinde profitis tiun emon de la germana popolo al sklaveco. Armeo tute maŝiniĝinta, kie nepenetreblaj muroj severe stariĝas inter la oficiro, el supera raso, kaj la soldato, simpla aùtomato, kie la redungiĝintaj suboficiroj daùrigas tradiciojn de neforigebla bruteco; universitatoj, kiuj estas komisiitaj por fleksi la junajn spiritojn sub plej perforta spirita disciplino; gimnazioj kaj popolaj lernejoj, kie la patriotisma instruo estas la ĉefa inter ĉiuj aliaj; veteransocietoj kiuj konservas la militistan emon en la amaso; naciaj sindikatoj, trustoj, kiuj ebligas al la industrio kaj al la komerco dekobligon de ilia agado; kaj super ĉio potencaj ŝovinismaj societoj, kiuj preparas, per sia laùsistema agado, la grandajn opiniomovojn kaj kunigas en harmonian tutaĵon ĉiujn naciajn energiojn: tia estas la verko de la direktantoj de la prusa politiko. Tenata en tiu timeginda meĥanismo, la Germano, kiun lia temperamento antaùinklinigas al ĉiuj cedoj, ne ekzistas plu individue; li fariĝas tute nature humila rado en la granda ŝtata maŝino, kaj li turnniĝas, turniĝas nekontraùstarante, puŝate de la unusola kaj nekontraùstarebla movanto.

Tamen, ĉar en ĉiu homo ĉiam restas instinkta bezono je sendependeco kaj mastreco, la germanaj intelektuloj trovis mirindan formulon por kontentigi ĝin ĉe siaj plej malaltaj samnacianoj. Tiel estiĝis la frenezula teorio pri la antaùdestinita raso, pri la superega popolo, pri la nacio de la mondestroj, pri tiu blondhara kaj bluokula Germano, kiun la maljuna dio komisis por sklavigi la malsuperajn rasojn kaj eltiri ilin pli efike el barbareco kaj degenerado.

Oni ofte primokis la pangermanistojn, kaj efektive al tiuj, kiuj ne konas Germanujon per longtempa restado, ŝajnis, ke la frenezeca doktrino de tiuj furiozeguloj povas varbi adeptojn nur en tre malvastaj rondoj. Nu tiu doktrino estis malrapide penetrinta en la popolajn masojn. Une diskonigita en la universitatoj, kie ĉiuj sciencoj estis speciale germaniĝintaj, ĝi baldaù fariĝis akso por la tuta oficiala instruado kaj disvatiĝis eĉ en la financistajn kaj industriistajn rondojn, same kiel en la popolajn. Estas tiel agrable aùdi ĉiutage ripeti al si, ke oni apartenas al elektita raso kaj ke al tiu raso nepre estos iam donata la universa superregado. Ankaù pri tio la pasiveco de la germana spirito, kiu facile akceptas antaŭpretajn formulojn, ne prenante por ekzameni ilin pli akurate, devis meti antaù ni veran kolektivan frenezon, cetere intencitan, pacience inokulitan al popolo da senspritaj sed ĉiam malsataj denteskrapantaj bestoj.

Jen la rezultato de tiu lerta ekzercado: antaù cent jaroj Germanujo estis nur polveraro da regnoj, nepre senpotencigita de nenoblaj rasaj vetbataloj. Malriĉa sed profitavida Prusujo sciis per perforto kaj perfido kunglui tiujn senformajn erojn en imperion, kie ĝi superregas. Ĝi altrudis al la hieraùaj venkitoj, fariĝintaj ĝiaj cedemaj sklavoj, sian rigidan disciplinon, sian supermezuran malhumilecon, siajn senkompatajn avidojn. En la nuna horo, la Bavaro kaj la Sakso, edukitaj de la prusa instruo, apenaù diferencas je la Brandenburgano kaj je la Pomerniano. Ĉie regas sama obeemo kaj ankaù ĉie la metoda dresado estigis la samajn rezultatojn. La