Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

specialajn signojn, kiel interpretistoj (G. C. Moch); akcepti proponon pri reorganizo de la Konstanta Komitato, kiu de nun konsistos el prezidanto, ĝenerala sekretario, 2 membroj de la estraro de ĉiu kongreso estanta, 2 de la antaŭa kaj 2 de la estonta — tiuj ĉi lastaj elek totaj de la loka organiza Komitato (estis elektitaj: gen. Sebert, prezidanto, kol. Pollen, Mudie — por la Cambridge’a Kongreso, Mybs, Schramm por la Dresdena, G. Moch — ĝenerala sekretario).

Oni decidis fine organizi en 1909 du Kongresojn: en Ameriko (laŭ invito de Farman) kaj duan en Hispanujo (invito de Pujula, Kataluno kaj de Perogordo, Hispano)[1]).

Dum la Kongreso la grupo de S-t Etienne sendis al D-ro Zamenhof lian portreton teksitan el silko.

Post la Kongreso multaj Esperantistoj laŭ invito de Bohema Esperantista Unio vizitis belan „oran“ Prahon, ĉefurbon de Bohemujo, kie ili estis kore akceptitaj de bohemaj Esperantistoj. En Berlino la ministro de publika Instruado akceptis, kiel reprezentantojn de Esperanto: d-ron Zamenhof, d-ron Mybs, gen. Sebert, prof. Boirac, d-ron Kroita, Moscheles, kol. Pollen, Van der Biest, Frenkel, Sabadell, d-ron Ostrovski, Sandström, — kaj priparolis kun ili demandon pri Esperanto en lernejoj.


V. La kvina Kongreso estis organizita en Bar- celono de la loka Komitato: Fr. Pujula y Valles, prez.; Alf. Sabadell, vicepr.; G. Balsells, kasisto; G. Rebours de Pujula, sekretariino; D-ro B. Masgrau, R. Clara- munt, S. Balmes, C. Bourlet.

  1. Poste, la Konstanta Komitato, interkonsente kun la Amerikanoj, decidis prokrasti la kongreson en Ameriko ĝis 1910.