Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

cioj; en tiu konsilantaron oni elektos por unu ano por mil societanoj. Krom tio oni esprimis deziron, ke la Biblia Brita Societo eldonu esperantan tradukon de la Sankta Skribo. Laŭ peto de d-ro Zamenhof la kongreso ne diskutis la proponon de d-ro Dor: prezenti d-ron Zamenhof por la premio Nobel de la Paco. La kongreso aprobis la raporton de la Lingva Komitato kaj rekomendis al esperantistaj societoj uzon de metalaj afiŝoj sur la pordoj de iliaj sidejoj.

Por la du sekvantaj kongresoj oni elektis: por 1910 — Usonion, por 1911 — Belgujon. Por tiu ĉi lasta kongreso oni elektis membrojn de la Komitato: Van der Biest kaj Oskar Van Schoor. Por la sekvantaj kongresoj estas ricevitaj invitoj el. Miinchen, Praha, Gratz, Krakow, Wien. La Kongreso esprimis dankojn al urbaj esperantistaj gvardianoj kaj al ĉiuj Barcelonaj amikoj de Esperanto.

Post la kongreso, Zamenhof kaj multaj kongresanoj, laŭ invito de Inglada, prezidanto de la esper. Societo en Valencia, vizitis tiun ĉi urbon.


VI. En sekvanta jaro, respondante al invito de Usonaj Esperantistoj, niaj plej fervoraj samideanoj enŝipiĝis kuraĝe por trapasi oceanon. Multaj dubis pri la sukceso de Kongreso en Usonio, sed, kiel ni vidos, kvankam ne tiel multenombra, la Kongreso la- boris laŭ modelo de eŭropaj kaj atingis plene sian celon.

La solena malfermo de la Kongreso okazis en Washington, 15-an de Aŭg. 1910. Malfermis ĝin, laŭ kutimo, la prezidanto de la antaŭa Kongreso, kapitano Perogordo. En la estraro estis elektitaj: J.J Barrett, prezidanto; d-ro Yemans kaj d-ro Ivy Kellerman-Reed, vicprezidantoj; Gabriel Chavet, Ed. C. Reed, sekretarioj; W. Mann, Rollet de l’Isle, d-ro Mybs,