Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Naskita la 15-an de Decembro 1859 en urbo Białystok, Zamenhof pasis siajn infanajn jarojn en tiu ĉi loko, kie lia parto, Marko Zamenhof, havis lernejon kaj instruis lingvojn francan kaj germanan.

Ĉar la karaktero de la urbo havis, laŭ propra diro de nia Majstro, grandan influon sur liajn pensojn kaj postajn laborojn, ni devas priskribi ĝin en kelkaj vortoj. Białystok de jaro 1806 apartenas al Rusujo; ĝi kuŝas ankoraŭ en pola etnografia teritorio, sed nun jam ekster la limoj de Pola Regno, en lando, nomita Nord-Okcidenta, en Grodna gubernio. Kiel en ĉiuj urboj de grandega regiono inter Polujo kaj Centra Rusujo, de Baltika ĝis Nigra maroj, t. e. en Baltiklando, Litovujo, Blankrusujo, Ukraino, la loĝantaro konsistas el plej diversaj naciaj elementoj, la rilatoj inter kiuj, pro diversaj kaŭzoj, ne estas amikaj. Antaŭ ĉio diverseco de religioj, preskaŭ identa nun nacia: Poloj — katolikoj, Rusoj — ortodoksoj-grekaj, Hebreoj — izraelidoj, Germanoj — protestantoj[1]. Same en profesioj: Rusoj, preskaŭ ekskluzive oficistoj kaj militistoj, estas la reĝanta klaso, privilegiita, tenanta sin aparte, kiel konkirintoj de la lando; Hebreoj — estas precipe komercistoj, Poloj — metiistoj kaj laboristoj, — la plej malriĉaj, senrajtigitaj klasoj, kies lingvoj estis persekutitaj, forigitaj el oficejoj, juĝejoj, lernejoj. Tia divido, subtenita per leĝoj, kreis rilatojn malfacilajn, malamikajn.

  1. Laŭ statistiko de jaro 1897 urbo Białystoj kalkulis sen militistoj 61812 loĝantoj, el kiuj: 40759 Hebreoj, 11239 Poloj, 4795 Rusoj, 3616 Germanoj, 1219 Blankrusoj, 184 aliaj. Laŭ religioj (kun militistoj): 41908 izraelidoj, 12519 katolikoj, 7947 ortodoksoj-grekaj, 3516 protestantoj, 72 mahemetanoj, 75 aliaj. El 41903 izraelidoj 836 montris lingvon rusan kiel sian patran, 28 — polan, 64 — germanan, 8 — aliajn, ceteraj — hebrean.