Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

esperanta bibliografio, 18 propagandaj verkoj (de E. Boirac, C. Bourlet, d-ro Cuisnier, G. Chavet, generalo Sebert, C. Aymonnier, Rollet de l’Isle, W. Forster, R. Ferter), poŝtkartoj, kantfolioj k. c. Al la Centra Oficejo ni ŝuldas ankaŭ „Oficialan Gazeton Esperantistan“, organon de la Lingva kaj Kongresa Komitatoj kaj de la Centra Oficejo, kiu eliras regule po 11 numeroj ĉiujare (1-a numero: 25 Junio 1908), redaktata de G. Chavet. La Oficejo fariĝis ankaŭ centra sidejo de multaj aliaj esp. societoj: Franca : Esperanto-Ruĝa Kruco, Int. Societo de Juristoj, de la federacio de la Pariza regiono, de la Pariza grupo, de ĝia komerca kaj industria sekcio, de Esp. Mondumaj Kunvenoj, de la Marista Ligo, de la Esp. Asocio de poŝtaj kaj telegrafaj oficistoj de Francujo...

Por efektivigi tiujn laborojn jam ne povis sufiĉi monaj oferoj de privataj personoj, La demando, kiel ni vidis, estis diskutita dum la kongresoj kaj la oficialaj servoj de la Centra Oficejo estis transdonitaj al la Esperantistaro, kiu subtenos ilin per konstantaj regulaj kotizaĵoj.[1]) La „Konsilantaro“, anstataŭigita poste de „Administra Komitato“, devas zorgi pri tio. Tiu ĉi Komitato konsistas nun el prezidanto, vicprezidanto, sekretario, du kuratoroj kaj 39 anoj (ĝis Junio 1912 nur el 15 landoj: Aŭstrio kaj Bohemujo, Brazilio, Britujo, Bulgarujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Italujo, Nederlando, Rusujo, Koks Svisujo, Usonio). La ĉefa tasko de la Komitato estas starigi specialan regularon por finance subteni la oficialajn esp. instituciojn; fiksi sumon, necesan por la funkciado de la Centra Oficejo, dispartigi tiun ĉi sumon inter naciaj societoj kaj kolekti monon. Krom tio la VII-a Kongreso decidis organizi konstantan internacian monoferadon: tiu ĉi tasko estas konfidita al nova

  1. Vidu la decidojn de Krakova Kongreso p. 109.