Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

cis siajn lernejajn studojn jam en Białystok en 1869 en la reala lernejo. En Varsovio, en Aŭgusto 1874, li eniris en la 2-an klasikan gimnazion, en 4-an klason kaj tuj poste fariĝis varma latinisto, ĉar la beleco, la riĉeco de formoj de latina lingvo plene allogis lin. Li kredis, ke lia amata problemo tiamaniere solviĝos pli bone. Sed li baldaŭ eksciis per propra elprovo, kiel lernanto, ke riĉeco de gramatikaj kaj stilaj formoj ne nur ne estas sinonimo de facileco, sed bedaŭrinde, ĝuste kontraŭe. Tiaj kvalitoj estas netolereblaj kaj evitindaj en lingvo, kiu intencas konkiri la mondon. Feliĉe li ekkonis tiam ankaŭ lingvon anglan, kies gramatika simpleco fariĝis modelo por lia projekto. Fine, rimarkinte, ke niaj modernaj eŭropaj lingvoj enhavas jam grandan nombron da komunaj vortoj jam vere internaciaj, ke estus do erare ne eluzi tiun materialon, pretan fundamenton de lingvo internacia, li alvenis al principo de internacieco de lingvaj elementoj.

En jaro 1878 la unua projekto de lingvo arta de Zamenhof estis preta. Li nomis ĝin: Lingwe Uniwersala kaj komencis propagandon inter siaj kolegoj. La 5-an de Decembro 1878 en rondo de varsoviaj gimnazianoj estis entuziasme festita la apero de nova lingvo, simbolo de frata unuiĝo de tuta homaro. Dum tiu festo longe sonis strofoj de nova himno:

Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó jam temp’eslà!
La tot’ homoze in familje
Konunigare so debà.

La lingvo, kiel ni vidas, estis bazita sur elementoj latinaj kaj estis jam prototipo de la nuna Esperanto.

Mokoj de maturaj homoj, konsiloj de amikoj de la familio, — kiaj diris al la patro, ke lia filo estas