Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nombraj. Sed libroj skribitaj esperante, legitaj en la tuta mondo, povas esti venditaj por malgranda prezo. Tion bone komprenis la interesitoj: kiam dum la Cambridge’a Kongreso, en kiu ĉeestis 17 blinduloj, unu el ili, Ketterer, nomis Esperanton „brila stelo en nia malluma ĉielo”, — li esprimis verajn sentojn de ĉiuj siaj kolegoj.

D-ro Thilander kaj s-ino Zabilon d'Her estis la unuaj propagandistoj de Esperanto inter blinduloj. Thilander skribis artikolojn en svedaj kaj anglaj gazetoj (1901), Ahlberg en „Lingvo Internacia“ (1902), d-ro Javal kaj d-ro Dor parolis pri utileco de Espe- ranto en Brusela porblindula Kongreso; Th, Cart organizis la unuan kurson por blindaj junulinoj en „Asile Recordon“ (Lausanne, 1902), fine la plej gravan laboron faris Th. Cart, J. J. Monnier kaj Thilander, starigante reliefan esperantan alfabeton. Th. Cart verkis ankaŭ unuan gramatikon kaj vortaron esperantajn por blinduloj kaj en 1902 aperis la unua lernolibro franca-esperanta, eldonita de la Pariza Esp. grupo. Prof. Guilbeau, Fauvart Bastoul, s-ino Poitevin preparis tekstojn kaj danke al energia agado de s-ino Zabilon d'Her estis kreita speciala gazeto: „Esperanta Ligilo“ (de Majo 1904); ĝi eliras nun ĉiu- monafe en 24-paĝaj numeroj kaj kavas Ĉirkaŭ 200 abonantojn en 17 landoj. Nun ekzistas en Amiens speciala presejo, en kiu Couillard, profesoro de la Amiena Instituto por blinduloj, enpresis jam multajn lernolibrojn kaj literaturajn verkojn (Hamlet, Kain de Byron. Janko Muzikanto de Sienkiewicz, Srul el Lubartov de Szymański k.a.).[1]) En Anglujo laboras

  1. Unu lernantino, f-ino Fanny Ducret, kopiis 7 volumojn de esperantaj verkoj.