Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tas aldonita Vortaro Internacia-Rusa, enhavanta 917 radikojn kaj klarigojn pri ĝia uzo. Sur la dua paĝo de la broŝuro ni trovas permeson de la rusa cenzuro, ĉiam nepre enpresatan sur ĉiu libro, kun dato: 21-a de Majo (t.e. 2-a de Junio) 1887[1] kaj surskribon en lingvo rusa: „Lingvo Internacia, kiel ĉiu nacia estas komuna propraĵo; la aŭtoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al ĝi”. Sur la antaŭlasta paĝo de la kovrilo estas surskribo: „la rajto de traduko de tiu ĉi broŝuro en ĉiajn aliajn lingvojn apartenas al ĉiuj” (ruse); sur la lasta paĝo, ruse kaj esperanto: Adreso de la aŭtoro: Al. Sinjoro D-ro L. Zamenhof’ por DRO Esperanto en Varsovio. Ĉefa vendejo de tiu ĉi broŝuro (en rusa lingvo) en librvendejo de V. A. Istomin en Varsovio.

  1. Tiun ĉi daton multaj Esperantistoj konsideris kiel tagon de apero de la unua esperanta verko. Sed kiu konas kutimojn en Varsovio, scias, ke tio estas erara. La cenzoro subskribas manskribaĵon kaj sen lia subskribo nenia presejo sub severa respondeco povas komenci presadon. La tago de apero de la presita libro estas do pli malfrua; estas ankoraŭ necesa nova permeso por publikigi la jam presitan libron, tiel nomita „bileto por ellasi” ĝin. Nur tiam ĝi povas aperi en librvendejoj k. c. En malnovaj libroj de la presejo de F-ino Elżbieta Kelter, filino de mortinta Ĥristian Kelter mi trovis la daton de tiu ĉi liberiganta „bileto”: ĝi estis: 14-a (t.e. 26-a) de Julio 1887. Tio estas la vera tago de la apero de la unua esperanta libro.
    Oni rakontas, ke la cenzoro estis feliĉe amiko de la patro Zamenhof, li permesis publikigi la broŝuron, konsiderante ĝin nedanĝera sensencaĵo. Pro tio eble la unua broŝuro estis rusa, ĉar pola verkoj estis cenzuritaj pli severe. La dua, pola broŝuro, cenzurita 9-an (21-an) de Julio aperis 25-an de Aŭgusto (6-an de Septembro) kaj la tria franca cenzurita 12-an (24-an) de Septembro kaj la kvara, germana, cenzurita 21-an de Oktobro (2-an de Novembro), aperis ambaŭ 12-an (24-an) de Novembro 1887.