Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vigis Zamenhof ankoraŭ unufoje ŝanĝi sian intencon kaj skribi novan verketon.

Jam en la fino de 1887, en Usonio, „The American Philosophical Society” en Philadelphia (Filadelfia) [1] diskutis la problemon pri lingvo internacia kaj elektis specialan komision por esplori kaj decidi tiun demandon. La komisio opiniis, ke la problemo estas solvebla kaj precizigis kondiĉojn, al kiuj devas respondi lingvo arta por atingi sian celon, kiel internacia komprenilo. La ĉefaj estis: simpleco de gramatiko, ortografio kaj fonetiko; vortradikoj kiel eble pli internaciaj; belsoneco. Kiel konkludon ĝeneralan la Komisio esprimis proponon inviti por definitiva solvo de la problemo ĉiujn sciencajn instituciojn en la tuta mondo.

Konforme al tiu ĉi decido, la Filadelfia societo dissendis invitojn al ĉiuj sciencaj societoj, proponante organizon de tutmonde kongreso.

Jam fininte tiujn ĉi preparajn laborojn, la Amerika Societo ricevis la broŝuron de Zamenhof. Henry Phillips, sekretario kaj membro de la Komisio, ekkoninte tiun ĉi verkon, faris detalan kaj plej por ĝi favoran raporton.

La plej nova propono al la publiko kaj ĝis nun la plej simpla kaj la plej racia estas, — li diris, — „la Lingvo internacia” kreita de d-ro S.[2] el Varsovio. La principoj, sur kiuj ĝi estas fondita, estas en la tuto maleraraj: ĝia vortaro ne estas kreita laŭ la persona volo kaj juĝo de l’aŭtoro, sed prenita el lingvoj franca, germana kaj angla kaj parte el la la-

  1. Fondita en jaro 1743 de Franklin.
  2. En tiu ĉi tempo Zamenhof skribis iafoje sian nomon laŭ germana ortografio: Samenhof. Ni ne bezonas klarigi, ke kvankam multaj Francoj prenis tiun ĉi nomon por rusa, danke al finiĝo of (Kiel Ivanof), etimologie ĝi estas germana.